Carl Nordmann (naskiĝinta la 30-an de aŭgusto 1849 en Kassel; mortinta la 24-an de decembro 1922 en Essen, Germanujo) estis germana arĥitekto. Li precipe estas konata pro siaj preĝejokonstruaĵoj. Du unuaj verkoj estis faritaj kunlabore kun Julius Flügge.

Carl Nordmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1849 (1849-08-30)
en Kaselo
Morto 24-an de decembro 1922 (1922-12-24) (73-jaraĝa)
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Carl Nordmann definitive kunstampis la protestantan preĝejarĥitekturon en Essen kaj estis multjara prezidanto de la loka grupo de la Ligo de Germanaj Arĥitektoj BDA en Essen. Li laboris iom longan tempon kune kun Julius Flügge kaj pli malfrue kun Paul Knobbe. La arĥitekturejo Nordmann und Knobbe troviĝis en la domo Huyssenallee 65 en Essen, la loĝdomo de Carl Nordmann.[1] Ekde 1910 Nordmann koloniis kun kelkaj aliaj arĥitektoj en la kvartalo Haumannhofviertel en Essen. La kunlaboro kun Paul Knobbe finiĝis militkaŭzite en 1915.

Konstruaĵoj redakti

 
Protestanta preĝejo en Speyer
  • 1887–1888: Gastejo kaj restadejo, nun hotelo Essener Hof en la centro de Essen (kune kun Julius Flügge; konserviĝis)
  • 1887–1890: Protestanta Malnova Preĝejo en Essen-Altenessen (kune kun Julius Flügge; konserviĝis)
  • 1893–1904: Protestanta preĝejo en Speyer
  • 1900–1901: Protestanta Preĝejo Katernberg en Essen-Katernberg (konserviĝis)
  • 1901–1903: Kristo-Preĝejo en Essen-Altendorf (konserviĝis)
  • 1902–1904: Saalbau Essen (kune kun Skjøld Neckelmann; post militdifektoj konsiderinde ŝanĝite rekonstruita)
  • 1905–1906: Evangelische Kirche Am Brandenbusch en Essen-Bredeney (konserviĝis)
  • 1909–1910: Alkonstruo de la komunumdomo al la Preĝejo Am Brandenbusch (kune kun Paul Knobbe; konserviĝis)[2]
  • 1907–1908: Immanuelkirche en Essen-Schonnebeck (konserviĝis)

Literaturo redakti

  • Architekt Carl Nordmann †. En: Deutsche Bauzeitung, 57-a jarkolekto 1923, n-ro. 19 (de la 7-a de marto 1923), pj. 90–92.
  • Robert Welzel: Bauunternehmer als Wohnungsfabrikanten. Die Essener Häuserkönige und ihr Beitrag zur Stadtentwicklung 1850–1929. En: Stadt Essen, Historischer Verein für Stadt und Stift Essen (eld.): Essener Beiträge, volumo 124 (2011), p. 51 sj.
  • Michael Basse, Traugott Jähnichen, Harald Schroeter-Wittke (eld.): Protestantische Profile im Ruhrgebiet. Fünfhundert Lebensbilder aus fünf Jahrhunderten. Hartmut Spenner, Kamen 2009, ISBN 978-3-89991-092-6, p. 268 s.
  • Erwin Dickhoff: Essener Köpfe. 2-a eldono, Klartext, Essen 2015, ISBN 978-3-8375-1231-1, p. 263 s.

Referencoj redakti