Carl TROLL (24a de decembro 1899 en Gabersee – 21a de julio 1975 en Bonn), estis germana geografo, frato de la botanikisto Wilhelm Troll.

Carl Troll
Persona informo
Carl Troll
Naskiĝo 24-an de decembro 1899 (1899-12-24)
en Gabersee
Morto 21-an de julio 1975 (1975-07-21) (75-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Poppelsdorfer Friedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio vd
Alma mater Munkena universitato • Wilhelmsgymnasium vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Familio
Patro Theodor J. Troll vd
Gefratoj Wilhelm Troll vd
Infanoj Georg Troll vd
Profesio
Okupo geografo • meteologo • universitata instruisto • botanikisto • esploristo vd
Aktiva en BonnoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Ekde 1919 ĝis 1922 Troll studis biologion, kemion, geologion, geografion kaj fizikon en la Munkena universitato. En 1921 li akiris doktoriĝon en botaniko kaj en 1925 habilitigon en geografio. Inter 1922 kaj 1927 li laboris kiel helpanto en la Geografia Instituto en Munkeno. Troll engaĝiĝis en esplorado en ekologio kaj geografio de montaraj landoj: inter 1926 kaj 1929 iris al esplora veturado tra sudamerikaj andaj landoj kie li vizitis nordan Ĉilion, Bolivion, Peruon, Ekvadoron, Kolombion kaj Panamon. En 1933 kaj 1934 liaj esplorinteresoj portis lin al Oriento kaj al Suda Afriko; en 1937 Troll estis en Etiopio; kaj en 1954 li vizitis Meksikon.

En 1930 li iĝis profesoro de kolonia kaj transmara geografioj en Berlino, kaj en 1938 profesoro de geografio en Bonn. Troll, kiu uzis jam aerfotografion en sia esplorado, stampis la terminon "pejzaĝekologio" en 1939. Li disvolvigis tiun terminaron kaj multajn fruajn konceptojn pri pejzaĝekologio kaj pri altmontaraj ekologio kaj geografio kiel parto de sia frua laboro aplikante interpretadon de aerfotoj al studoj de la interagado inter medio kaj vegetaĵaro kaj el sia esplorvojaĝoj en la montaraj regionoj de Azio, Afriko kaj Sudameriko, same kiel en sia indiĝena Eŭropo. Li disvolvis sezonajn klimatkartojn kaj tri-dimensiajn klimatklasigon el hidrologiaj, biologiaj kaj ekonomiaj informoj.

Carl Troll estis prezidanto de la Internacia Geografia Unio el 1960 ĝis 1964.

Kelkaj verkoj redakti

  • Die Entfaltungsbewegungen der Blütenstiele und ihre biologische Bedeutung. In: Flora oder allgemeine botanische Zeitung, N.F. Band 115 (4), 1922, S. 294–392 (Disertacio).
  • Ozeanische Züge im Pflanzenkleid Mitteleuropas. In: Freie Wege vergleichender Erdkunde: Erich von Drygalski zum 60. Geburtstage am 9. Februar 1925 gewidmet von seinen Schülern. München, Berlin 1925, S. 307–335 (Habilitigo).
  • Afrika als Rohstofflieferant der Weltwirtschaft. In: Koloniale Rundschau. H. 9/12, 1932 (kun Fritz Lange, Elsa Gerth).
  • Das deutsche Kolonialproblem auf Grund einer ostafrikanischen Forschungsreise 1933/34. Berlin 1937.
  • Kolonialgeographische Forschung und das deutsche Kolonialproblem. Breslau 1937.
  • Luftbildplan und ökologische Bodenforschung. In: Zeitschrift der Gesellschaft für Erdkunde zu Berlin 1939 (7/8). Berlin 1939, S. 241–298.
  • Studien zur vergleichenden Geographie der Hochgebirge der Erde. In: Bonner Mitteilungen 21. Bonn 1941.
  • Koloniale Raumplanung in Afrika. In: Schulungs- und Rednermaterial der Bundesführung des Reichskolonialbundes. Berlin 1942.
  • Die geographische Wissenschaft in Deutschland in den Jahren 1933 bis 1945. Eine Kritik und Rechtfertigung. In: Erdkunde, 1. Jg. 1947, S. 3–48.
  • Tatsachen und Gedanken zur Klimatypenlehre. In: Geographische Studien: Festschrift zur Vollendung des 65. Lebensjahres von Prof. Dr. Johann Sölch, überreicht von seinen Schülern, Freunden und Mitarbeitern. Wien 1951, S. 184–202.
  • Tagebücher der Reisen in Bolivien 1926/1927. Bearbeitet von Felix Monheim, aus dem Stenogramm übertragen von Elisabeth Troll (= Erdwissenschaftliche Forschung, Bd. 19). Franz Steiner Verlag, Stuttgart 1985, ISBN 3-515-04567-8.

Bibliografio redakti

  • Hanno Beck: Carl Troll – ein Geograph im Geist Alexander v. Humboldts (1899–1975). En: Hanno Beck: Große Geographen. Pioniere – Außenseiter – Gelehrte. Dietrich Reimer Verlag, Berlin 1982, ISBN 3-496-00507-6, S. 273–281
  • Hermann Lautensach (1959): Carl Troll – Ein Forscherleben. In: Erdkunde, Jg. 13 (1959), Heft 4, S. 245–252; mit Publikationsverzeichnis 1922–1959, S. 252–258.
  • Wilhelm Lauer: Carl Troll zum 70. Geburtstag En: Ders. (Eld.): Argumenta Geographica. Festschrift Carl Troll zum 70. Geburtstag (= Colloquium Geographicum, Bd. 12). Dümmler, Bonn 1970, S. 11–17; mit Publikationsverzeichnis 1960–1970, S. 18–26.
  • Wilhelm Lauer: Carl Troll – Naturforscher und Geograph. En: Erdkunde, Jg. 30 (1976), Heft 1, S. 1–7; mit Publikationsverzeichnis 1970–1975, S. 7–9.
  • Winfried Schenk (Eld.): Carl Troll – Dokumente zu seiner Biographie und seinem wissenschaftlichen Werk, Bergisch Gladbach: E. Ferger Verlag 2017 (Colloquium geographicum; 35), ISBN 978-3-931-21954-3