Carl Wolff (bankisto)

Carl Wolff [karl volf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wolff Károly estis saksa transilvania hungaria, pli poste rumania ĵurnalisto, bankisto, parlamenta deputito.

Carl Wolff
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1849 (1849-10-11)
en Sighișoara
Morto 3-an de oktobro 1929 (1929-10-03) (79-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj germanahungararumana • Transilvania saksa lingvo
Ŝtataneco RumanioHungario
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de VienoMonta lernejo (Sighișoara)
Okupo
Okupo ĵurnalistoekonomikistopolitikistoredaktoro
vdr

Carl Wolff[1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1849 en Schäßburg (Transilvanio, Aŭstra Imperio, li mortis la 3-an de oktobro 1929 en Sibiu (Rumanio).

Biografio redakti

Carl Wolff akiris juran diplomon en Universitato de Vieno, sed li studis ankaŭ en Reĝa Universitato de Pest, Universitato de Hajdelbergo kaj Reĝa Jura Akademio (Kolozsvár). Inter 1871–1874 li estis ĵurnalisto en Vieno, poste li estis redaktoro en Nagyszeben. Li estis ankaŭ bankestro, eĉ fondis bankon. Inter 1881 kaj 1887 li estis parlamentano en Budapeŝto, inter 19011913 li havis postenon en la germana luterana eklezio en Hungarlando. La 1-a mondmilito disromis lian bankon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Die direkten Staatssteuern in sächsischen Städten... (1881)
  • Die Altschiffahrt und ihre Bedeutung für Ungarn und Rumänien (1893)
  • Az Olthajózás (1904)
  • Das Genossenschaftswesen in Land und Stadt (1910)
  • Verbindung Rumäniens mit der Ostsee (1922)
  • Aus meinem Leben (1929)
  • Schriften und Reden (elektitaj verkoj, 1976)

Memorigiloj redakti

  • en Munkeno la "Carl Wolff Societo"
  • hejmo por maljunuloj konstruita en 1995 en Sibiu portas la nomon "Carl Wolff"

Fontoj redakti

Referencoj redakti