Carlo FONTANA (Novazzano, 1634/1638-1714) estis svisa kaj itala arkitekto kaj skulptisto, parte responsa pro la direkto la klasikismo kiun en la malfrua baroko en la arkitekturo de Romo.

Carlo Fontana
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1638 (1638-04-22)
en Novazzano
Morto 5-an de februaro 1714 (1714-02-05) (75-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Svislando
Parencoj Girolamo Fontana
Okupo
Okupo arkitektoskulptistoinĝeniero
Verkoj Sanctuary of Loyola
vdr
Preĝejo de Sankta Marcelo al Corso.

Li veturis al Romo antaŭ 1655, kie li laboris kiel desegnisto de Pietro da Cortona, Carlo Rainaldi kaj Gian Lorenzo Bernini. Tiu laste menciita havigis al li laboron dum unu jardeko en diversaj projektoj.

Li estis nomumita princo de la Akademio de Sankta Luko en 1686 kaj en la periodo 1692-1700. Lia ateliero estis unu de la plej aktivaj en Eŭropo. Tie laboris oni pri dezajnado de tomboj, fontanoj kaj altaroj kiuj estis ege imititaj. Fontana vivis plejparton de sia vivo en Romo, sed liaj lernantoj poste disiris tra tuta Eŭropo, de Anglio kaj Hispanio ĝis Rusio. Inter lia disĉiplaro estis Johann Lucas von Hildebrandt, Johann Bernhard Fischer von Erlach Alessandro Specchi, Nicola Michetti, Giovanni Battista Vaccarini, James Gibbs, Matthäus Daniel Pöppelmann kaj Filippo Juvarra. Lia filo Francesco ankaŭ arkitektis.

Konkretaj verkoj redakti

Iam antaŭ la jaro 1655 li alvenis Rome, kie li laboris en la ateliero de signifaj arkitektoj (Pietro da Cortona, Carlo Rainaldi, Gian Lorenzo Bernini). En 1665 li finis verŝajne sian unuan sendependan projekton, la kirkon de Santa Rita da Cascia (Campitelli). Dum la jaroj 1682 kaj 1683 kreiĝis la fasado de la Marcelo-kirko de Romo, kio estas konsiderata unu el liaj plej bonaj verkoj.

Li laboris pri la dizajno kaj konstruo de la pontifika Miĥaelo-instituto, tre vasta komplekso de sociaj konstruaĵoj sur la dekstra bordo de la Tibero. Li konstruis la baptujon de Petro-kirko, gvidis la rekonstruon kaj renovigon de antikva akvedukto en Montorio kaj la rekonstruon de la ruinoj de la Diokleciana termo. Krome konstruis li la bibliotekon ĉe la monaĥejo Santa Maria sopra Minerva kaj grandiozan bazilikon en la hispana urbo Azpeitia (Provinco Gipusko), naskiĝloko de sankta Ignaco Lojola. Por kirkokonstruoj je Fulda kaj Vieno li sendis siajn proponojn.

Eksteraj ligiloj redakti