Carlo PONTI [karlo ponti] (naskiĝis la 11-an de decembro 1912, mortis la 10-an de januaro 2007) estis itala filmproduktoro.

Carlo Ponti
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1912 (1912-12-11)
en Magenta
Morto 10-an de januaro 2007 (2007-01-10) (94-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco ItalioReĝlando ItalioFrancio
Alma mater Universitato de Milano
Familio
Edz(in)o Sophia Loren • Giuliana Fiastri
Infanoj Carlo Ponti • Edoardo Ponti • Guendalina Ponti • Alex Ponti
Okupo
Okupo filmproduktoroscenaristofilmreĝisoroproduktoro
vdr

Ponti naskiĝis en Magenta, provinco de Milano. En la universitato de Milano li studis juron, kaj post mallonga laborado en la advokatejo de sia patro li komencis sian karieron kiel filmproduktoro. En la jaro 1951 li kune kun Dino De Laurentiis fondis la firmaon Ponti-De Laurentiis, kiu interalie per Toto a colori produktis la unuan italan kolorfilmon.

En 1950 Ponti dum beleckonkurso konatiĝis kun la 16-jara Sofia Villani Scicolone. Li inventis por ŝi la pseŭdonimon Sophia Loren kaj helpis al ŝi fariĝi aktorino. La 17-an de septembro 1957 ili geedziĝis - antaŭe Ponti en Meksiko divorcis de sia unua edzino Giuliana Fiastri. En Italio tiutempe divorcoj ne estis permesataj, kaj la edzeco de Carlo Ponti kaj Sophia Loren en 1962 estis nuligita. Ambaŭ kaj Giuliana Fiastri en 1966 iĝis civitanoj de Francio, ili tiel leĝigis la divorcon, kaj Ponti/Loren geedziĝis duan fojon en la jaro 1969.

Carlo Ponti havas tri filojn: Alex Ponti, filmproduktoro naskiĝis dum lia edzeco kun Giuliana Fiastri. Kun Sophia Loren li havas la filojn Carlo Ponti junior (kiu estis aktoro, sed poste eklaboris kiel direktisto de la San Bernardino Symphony Orchestra en Kalifornio) kaj Edoardo Ponti (scenaristo kaj reĝisoro).

Ponti mortis sekve de pulmoinflamo en Ĝeneva hospitalo. Lia tombo troviĝas en lia naskiĝurbo.

Produktoritaj filmoj redakti