Carloforte

komunumo de Italio en Sardio

Carloforte (itale), U Pàize (ligure) aŭ Carlufòrti (sarde) estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Sardio kaj ekde aprilo 2021 al la provinco Sulcis Iglesiente. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 925 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas neniuj, ĉar temas pri sola loĝloko sur insuleto, nomata San Pietro.

Carlofòrte (itale)
U Pàize (ligure), Carlufòrti (sarde)
Carloforte
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco CI Sulcis Iglesiente (2005-2015 Carbonia-Iglesias)
Geografia situo 39° 9′ N, 8° 18′ O (mapo)39.158.3Koordinatoj: 39° 9′ N, 8° 18′ O (mapo)
Alto super marnivelo 10 m
Areo 50,24 km²
Loĝantaro 5925 (2023)
Loĝdenso 116 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj neniuj (sola loĝloko sur insulo)
Patrono Karlo Boromeo
Festa tago 4-a de novembro
Nomo de loĝantoj carlofortini (itale)
tabarchin (ligure)
carlufortinus (sarde)
Poŝtkodo 09014
Imposta kodo B789
Kodo laŭ ISTAT 111010
Telefona prefikso 0781
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Sur la insulo hejmas kliffalkoj. Kristana patrono estas la sankta Karlo Boromeo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

La komunumo inter 2005 kaj 2015 apartenis al tiam malfondita provinco Carbonia-Iglesias kaj post tio de januaro 2016 ĝis aprilo 2021 apartenis al la provinco Sud-Sardio. Tiam tamen la malnova provinco reestiĝis, nur ricevis la novan nomon provinco Sulcis Iglesiente. Tiu provinco kovras kompare malgrandan teritorion en la sudokcidenta angulo de la insulo Sardio.

Eksteraj ligiloj redakti

 
"Colonne"" – la kolonoj de Carloforte