Carlos Aranha Castañeda [Karlos Aranja Kastanjeda], en Usono kutime literumita Carlos Castaneda sen tildo, estis verkisto kaj antropologo graduita en la Universitato de Kalifornio (UCLA), kiu naskiĝis la 25-an de decembro 1925 kaj mortis la 27-an de aprilo 1998. Li fariĝis publika persono post publikigo, en 1968, de sia postgraduiĝa finlaboro nomita "The Teachings of Don Juan - a Yaqui way of knowledge" ("La instruoj de Don Juan - Jakia konmaniero", la libro estis tradukita al aliaj lingvoj kiel "La herbo de la Diablo". Aldone, Kastanjeda klopodis diskonigi la praktikajn konojn de meksikaj sorĉistoj.

Carlos Castañeda
Naskiĝo 25-an de decembro 1925
en Brazilo (laŭ personaj, literaturaj asertoj)
Morto 27-a de aprilo 1998
en Los-Anĝeleso, Usono
Nacieco peruano (laŭ oficialaj dokumentoj)
Sukcesis kiel
  • antropologo
  • verkisto
  • sorĉisto
Reprezentaj verkoj La instruoj de Don Juan: Jakia konmaniero kaj Vojaĝo al Ikstlan
Carlos Castañeda
Persona informo
Carlos Castaneda
Naskiĝo 25-an de decembro 1925 (1925-12-25)
en Kaŝamarko
Morto 27-an de aprilo 1998 (1998-04-27) (72-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj anglaportugalahispana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso vd
Subskribo Carlos Castañeda
Familio
Edz(in)o Florinda Donner vd
Profesio
Okupo antropologo • verkisto • romanisto • eseisto • etnografo • poeto vd
Laborkampo filozofioantropologioetnografioŝamanismo vd
Aktiva dum 1968– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Laŭ la revuo Time, la enmigraj registroj de Castaneda en Usono registris ke li naskiĝis en Cajamarca, Peruo. Sed laŭ li mem rakontas en siaj verkoj: li naskiĝis en la interlando de la brazila subŝtato San-Paŭlio, kie li rakontas ke li vivis parton de sia infana kaj juna aĝoj.

Kiam sia unua libro estis publikita, li tuj estis farita ia heroo de la hipia movado, kaj tiutempe, multaj universitatanoj ekuzis lian verkon kiel ekskuzo por drogiĝi laŭ teoria universitata kaj akademia permeso, kvankam li mem skribis ke sia celo ja ne estis popularigi la uzadon de halucinaj drogoj. Laŭ li, Don Juan uzis tiujn drogojn kiel iloj por rompi sian tro racian konscion tiaman.

Verkaro redakti

Sia verkaro konsistiĝas en 11 libroj membiografaj kie li detale videbligas siajn spertojn kun fikcia sorĉisto nomata Don Juan, indiĝeno de la etno jakioj, el la meksika Sonora-dezerto. Kaj ankaŭ publikis, en 1998, Magical Passes (Magiaj paŝoj), kiu estas praktika instrulibro pri korpaj ekzercoj kiujn la malnovaj sorĉistoj (el regiono hodiaŭ nomita Meksiko) lernis dum ensonĝado. Tiuj ekzercoj havas disajn celojn, kiel revivigi la energion; transirigi la energion tra la korpon; ensonĝi kaj tiel plu.

En 1971, en Separate Reality: Further Conversations with Don Juan ("Aparta realeco: pluaj paroladoj kun Don Juan"), li montras pli praktikan kaj celplenan flankon de la instruoj de Don Juan Matus. Tiulibre, Don Juan pli detale ekprezentas al Castaneda la "vojo de la batalanto", kiu konsistiĝas en praktika filozofa vivmaniero, kies celo estas redoni al la lernanta sorĉisto energion necesan por "vidi" - ne laŭ ordinara vidmaniero - sed ja vidi la energion kiu fluas ĉie ajn kaj ĉe ĉiu ajn. Tiuj konceptoj kaj multaj aliaj (kiuj apenaŭ aperis en sia unua libro) daŭre estas menciitaj en siaj postaj libroj.

En 1973, li publikis Journey to Ixtlan - Lessons of Don Juan (Vojaĝo al Ikstlan - Lecionoj de Don Juan[1]), kiu estis sia doktoriĝa esploro.

Libroj redakti

  • The Teachings of Don Juan: A Yaqui Way of Knowledge (©1968) ISBN 0-520-21757-8. (somero 1960 ĝis oktobro 1965.)
  • A Separate Reality: Further Conversations with Don Juan (©1971) ISBN 0-671-73249-8. (aprilo 1968 ĝis oktobro 1970.)
  • Journey to Ixtlan: The Lessons of Don Juan (©1972) ISBN 0-671-73246-3. (somero 1960 ĝis majo 1971.)
  • Tales of Power (©1974) ISBN 0-671-73252-8. (aŭtuno 1971 ĝis la "lasta renkontiĝo kun Don Juan Matus en 1973.)
  • The Second Ring of Power (©1977) ISBN 0-671-73247-1. (renkontiĝante kun la kunlernantoj post la "lasta renkontiĝo".)
  • The Eagle's Gift (©1981) ISBN 0-671-73251-X. (daŭre kun la kunlernantoj kaj poste sole kun La Gorda.)
  • The Fire From Within (©1984) ISBN 0-671-73250-1. (instruoj de Don Juan tra la 'Dua Atentiĝo' ĝis la 'Lasta Renkontiĝo' en 1973.)
  • The Power of Silence: Further Lessons of Don Juan (©1987) ISBN 0-671-73248-X. (la 'abstraktaj kernoj' de la lecionoj de Don Juan.)
  • The Art of Dreaming (©1993) ISBN 0-06-092554-X. (revido de lecionoj de Don Juan pri ensonĝado.)
  • Magical Passes: The Practical Wisdom of the Shamans of Ancient Mexico (©1998) ISBN 0-06-017584-2. (korpaj movoj por rompi la barojn de la ordinara perceptkapablo.)
  • The Wheel of Time: Shamans of Ancient Mexico, Their Thoughts About Life, Death and the Universe (©1998) ISBN 0-96-641160-9. (elektitaj citaĵoj el la unuaj ok libroj.)
  • The Active Side of Infinity (©1999) ISBN 0-06-019220-8. (memorindaj okazoj de sia vivo.)

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La nomo Ixtlan ĉi tie ne rilatas al reala urba komunumo Ixtlán, sed estas la fikcia hejmurbo de la fikcia saĝulo Don Juan Matus.