Carlos Santana (naskita la 20-an de julio 1947 en Autlan, Meksiko) estas muzikisto kaj gitaristo, kiu forte influis la rokmuzikon per sia stilo, la latina roko.

Carlos Santana
Bazaj informoj
Naskonomo Carlos Augusto Alves Santana
Naskiĝo 20-an de julio 1947 (1947-07-20) (76-jaraĝa)
en Autlán de Navarro
Edz(in)o Deborah Santana • Cindy Blackman
Deveno Meksiko Autlán de Navarro, Jalisco, Meksiko
Ĝenroj Latina rokmuziko
Blus-roko
Garaĝa rokmuziko
Ĵaza fusiono
Profesio gitaristo
Instrumentoj gitaro
Aktivaj jaroj 1966 - nuntempo
Eldoninto Arista, Polydor, Columbia/CBS
Parencaj
temoj
Santana Blues Band
Retejo www.santana.com
Signifa instrumento
PRS Santana II
Gibson SG
Persona informo
Naskonomo Carlos Humberto Santana Barragán
Lingvoj anglahispana
Ŝtataneco MeksikoUsono
Alma mater Hempstead High School
Memorigilo Carlos Santana
Familio
Frat(in)o Jorge Santana
Edz(in)o Deborah Santana • Cindy Blackman
Infano Salvador Santana
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokomponisto • ĵaz-gitaristo • gitaristo
TTT
Retejo https://www.santana.com/
vdr

Kariero redakti

Jam kiam Carlos havis kvin jarojn, lia patro instruis al ni ludi violonon. Sed li ŝanĝis tion al gitaro en 1955, kiam aperis rokenrolo. Li ellaboris sian ludon en kluboj de Tijuana, kien lia familio translokiĝis kun la sepjara infano.

En 1960 la familio plulokiĝis al San-Francisko. Carlos sekvis ilin nur post unu jaro kaj dumtempe laboris en striptiz-kluboj. Alvenante en Frisco, ekkonis samspiritulojn kaj fondis en 1966 kun Gregg Rolie, Gus Rodriguez, Michael Carabello kaj Danny Haro la Santana Blues Band, kiu poste nomiĝis simple Santana. Ili rapide konatiĝis en Frisco kaj ties ĉirkaŭaĵo pro la karakteriza sono, kio estas miksaĵo el rokenrolo, bluso kaj latinamerikaj ritmoj. Ili kreas per tio la latinan rokon.

En 1969 aperis la unua sondisko Santana, kiu jam ĉe la unua fojo rikoltis sukceson kaj ebligis la sinprezenton dum la fama Woodstock-festivalo.

En 1972 eldonis Carlos sian unuan solo-diskon. Poste la sukceso de grupo venis al deklivo kiel ankaŭ la soloaj ambicioj de Carlos. Poste li estis tre invitita gastmuzikisto ĉe popularaj muzikgrupoj. Dum tio lia stilo iĝis nedubebla.

En 1999 li kaj lia grupo plenumis sukcesan revenon: la albumo Supernatural sukcesis dismonde kaj atingis ĉe Grammy en 2000 kun 9 premioj novan rekordon. Ekde tiam Santana ricevis multajn muzikpremiojn kiel grupgvidanto kaj soloa muzikisto.

La privathomo redakti

Meze de la 1970-aj jaroj, Carlos Santana – kiel multaj tiutempe-, alprenis spiritualismon kaj alfidis provizore unu hindian guruon . Tiam trovas li vivmoton por si: Ni ĉiuj estas unu. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, li estas aktiva ano kun lia edzino Deborah en kristana komunumo. Ili agadas kune dum jarcentoj en socialaj terenoj. Meze de la 1990-aj ajroj fondis ili Milagro Foundation unu komunutilan fondaĵon, kiu celas la lernigan helpon de malavantaĝuloj. Pro iliaj engaĝo, oni multfoje estimigis ilin ambaŭ. Tiel nomis ekzemple la urba registaro de San Francisco en 1987 la 6-an de junio Santana-tago.

Diskografio redakti

Carlos Santana kaj la grupo Santana redakti

Santana solo redakti

  • 1972 Live - Carlos Santana and Buddy Miles
  • 1973 Love, Devotion, Surrender - Carlos Santana kaj John McLaughlin
  • 1974 Illuminations - Carlos Santana kaj Alice Coltrane
  • 1979 Oneness, Silver Dreams - Golden Reality
  • 1980 Swing Of Delight
  • 1983 Havana Moon
  • 1987 Blues For Salvador

Krom tiuj albumoj li estas aŭskultebla sur multaj diskoj, ĉar li gastis dum multaj koncertoj.

Eksteraj ligiloj redakti