Carlos Slim Helú Aglamaz (naskiĝis la 28-an de januaro 1940 en Meksikurbo) estas Meksika entreprenisto, kaj unu el la plej riĉaj homoj en la mondo. Li estas tre grava figuro en la sektoro de telekomunikado en Meksiko kaj Latina Ameriko ĝenerale, kaj li posedas la kompanioj Telmex, Telcel kaj America Movil.

Carlos Slim
Persona informo
Naskonomo Carlos Slim Helú
Naskiĝo 28-an de januaro 1940 (1940-01-28) (84-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Loĝloko Meksikurbo
Ŝtataneco MeksikoLibano
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko
Familio
Patro Julián Slim Haddad
Patrino Linda Helú Atta
Edz(in)o Soumaya Domit Gemayel
Infanoj Daniel Samaniego • Marco Antonio Slim Domit
Parencoj Alfredo Harp Helú
Okupo
Okupo gradegkapitalistofilantropo • investisto • ĉefa afergvida oficistokomputosciencisto • konstruinĝeniero • entreprenisto
TTT
Retejo http://www.carlosslim.com
vdr
Carlos Slim en 2004, en Brazilo

Lia patro, Maronita Kristano el Libano, translokiĝis al Meksikurbo kiam li estis 14 jara.

Carlos Slim studis en Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM) konstruadon, diplomiĝis en 1961.

Lia posedaĵo venas el la fakto, ke li estis prezidanto de ŝtata telefona kompanio Telmex, kiun li privatigis en 1990 kaj akiris la posedaĵon konzorcio, gvidata de Slim mem. La konzorcio pagis 1,8 miliardojn da USD, dum oni taksis la veran valoron je 10-12 md USD. Poste la telefonadaj kostoj altiĝis enorme, dum la kvalito restis. Oni kalkulas la prezojn plej altaj je la mondo. Tion helpas monopola stato de la kompanio. Pro tiuj oni akuzis lin je tio, ke li akiris la entreprenon per koruptado.

Pro la ofta kritiko, li apogas bonfarajn organizojn, rekonstruadon de historiaj konstruaĵoj k.s.

Li estas la plej riĉa homo de Latin-Ameriko kaj laŭ la listo de Forbes Magazine el 2007, li estas la tria plej riĉa homo de la mondo kun 49 miliardoj da usonaj dolaroj. La posedaĵo de Carlos Slim valoris en 2006 nur 19 md USD, tio altiĝis dum unu jaro al 49 md pro kurzoaltiĝo. La 8-an de aŭgusto 2007, la revuo Fortune deklaris ke Slim Helu nun fariĝis la plej riĉa homo en la tuta mondo, eĉ pli ol Bill Gates.

Li havas 3 filojn.

En 2012 li klopodis akiri unu trionon de la akcioj de KPN.