Carona (komunumaro)


La komunuaro Carona estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Lugano. Ĝi havis 12042 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Paradiso.

Komunumaro Carona
Blazono de la komunumaro Carona
Carona
Mapo de la komunumaro Carona
subdistrict of the canton of Ticino • former subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Ĉefloko Paradiso
Koordinatoj  46° 59′ N 8° 57′ O / 46.983 °N, 8.950 °O / 46.983; 8.950 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ N 8° 57′ O / 46.983 °N, 8.950 °O / 46.983; 8.950 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12042 (2011-12-31)
Areo 19,10 km²
Loĝantardenseco 630,47 loĝantoj/km²

Geografio redakti

La komunumaro situas inter la du brakoj de la Lago de Lugano sude kaj okcidente de la urbo Lugano al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La teritorio de la komunumaro estas tranĉita de la teritorio de la urbo Lugano en tri partojn. Ĝia ĉefloko Paradiso kvazaŭ formas enklavon en la urbo Lugano.

Trafiko redakti

Tra la komunumaro pasas laŭlonge de la Lago de Lugano la kantona ĉefvojo n-ro 2. Ankaŭ la svisa aŭtovojo A2 tranĉas la komunumaran teritorion. De Paradiso funikularo kondukas al la Monto San Salvatore, kaj pasas tra la komunumaro la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Chiasso. La komunumoj de la komunumaro Carona ankaŭ estas konektita al la loka busreto de la urbo Lugano.

Komunumoj de la komunumaro Carona redakti

La komunumaro Carona konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj Collina d'Oro estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Carona 827 4.8 5170
  Collina d’Oro 4338 6.9 5236
  Grancia 479 0.6 5186
  Melide 1658 1.7 5198
  Morcote 726 2.8 5203
  Paradiso 3654 0.9 5210
  Vico Morcote 360 1.9 5233
Totale 7 12042 19,10 --

Eksteraj ligiloj redakti