Carpio (Valladolid)

Carpio [KARpjo] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.

Carpio
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 945  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 5° 7′ U (mapo)41.2126514-5.10906Koordinatoj: 41° 13′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 759 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Carpio (Provinco Valadolido)
Carpio (Provinco Valadolido)
DEC
Carpio
Carpio
Situo de Carpio
Carpio (Hispanio)
Carpio (Hispanio)
DEC
Carpio
Carpio
Situo de Carpio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carpio [+]
vdr
Carpio en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 56,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 965 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 700 el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 58 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Castrejón de Trabancos, Nava del Rey, Nueva Villa de las Torres, Fresno el Viejo, Brahojos de Medina, Madrigal de las Altas Torres (Ávila) kaj Bobadilla del Campo. Ĝia municipa teritorio estas ĉirkaŭita de montetoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En la kadro de la Hispana Milito de Sendependigo la 23an de Novembro 1809 okazis la Batalo de Carpio en kiu 10 000 napoleonaj trupoj estritaj de la generalo Kellerman, kiuj okupis la urbon, estis venkitaj de proksimume 19 000 hispanaj trupoj, estritaj de la duko de la Parko. La francoj devis retiriĝi, sed nur post kelkaj tagoj la hispanoj suferis la Batalon de Alba de Tormes.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Santiago.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti