Carrión [kaRJON] estas rivero de Hispanio, kiu fluas tute nur tra la provinco Palencio (Kastilio kaj Leono). Ĝi estas alfluanto de la rivero Pisuerga, kiu siavice fluas al la rivero Douro. Ĝi ekfluas ĉe Fuentes Carrionas, en la reto de Naturaj Lokoj ene de la natura parko Montaña Palentina kaj fluas tra Velilla del Río Carrión, Guardo, Saldaña, La Serna, Carrión de los Condes, Villoldo, Monzón de Campos, la ĉefurbo Palencio, kaj Villamuriel de Cerrato. Ĝi kuniĝas al la rivero Pisuerga en la municipa teritorio de Dueñas.

Río Carrión
rivero
Bazaj informoj
Situo Norda Hispanio
Rivera reto Duero
Longeco 197 km
Akvokolekta areo 3 368 km²
Fluo
Fonto en Kantabria montaro
- Alteco super marnivelo ĉ. 2 220 m
- Koordinatoj 43° 0′ 49″ N, 4° 43′ 53″ U (mapo)43.013611111111-4.7313888888889
Enfluejo en Río Pisuerga
- Alteco ĉ. 705 m
- Koordinatoj 41° 53′ 8″ N, 4° 31′ 42″ U (mapo)41.885555555556-4.5283333333333
Altecodiferenco ĉ. 1 515 m
Geografio
Trairataj urboj Palencia
Fontejo de Río Carrión
Fontejo de Río Carrión
Map
Río Carrión
vdr
Carrión tra Palencio.

En ĝia baseno oni konstruis la akvobaraĵojn kiuj generas la akvorezervejojn de Camporredondo kaj de Compuerto.

Ĉefa aparteco estas ke, spite 179 km de longo, la tuta fluejo formas parton de ununura provinco, nome Palencio.

Bildoj redakti