Carrión de los Condes

Carrión de los Condes [kaRJON delosKONdes] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo C. de los Condes estas komprenebla etimologie kiel C. de la Grafoj kaj Carrión estas la trafluanta rivero.

Carrión de los Condes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 005  (2023) [+]
Loĝdenso 32 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 4° 36′ U (mapo)42.338888888889-4.6019444444444Koordinatoj: 42° 20′ N, 4° 36′ U (mapo) [+]
Alto 830 m [+]
Areo 63,37 km² (6 337 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carrión de los Condes (Provinco Palencio)
Carrión de los Condes (Provinco Palencio)
DEC
Carrión de los Condes
Carrión de los Condes
Situo de Carrión de los Condes
Carrión de los Condes (Hispanio)
Carrión de los Condes (Hispanio)
DEC
Carrión de los Condes
Carrión de los Condes
Situo de Carrión de los Condes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrión de los Condes [+]
vdr

Ĝia urba centro, ĉe la bordoj de la rivero Carrión, konservas plurajn mezepokajn religiajn konstruaĵojn el granda arta valoro kaj estas trapasejo de pilgrimantoj, kiuj vojaĝas per la franca sektoro de la Jakoba Vojo. La municipo inkludas la vilaĝon Torre de los Molinos (je 6 km) kaj plurajn disajn domarojn, krom Carrión de los Condes mem.

Geografio redakti

 
Urbodomo.
 
Preĝejo de Santiago.
 
Detalo de Kristo super pordego de la Preĝejo de Santiago.
 
Klostro de la Monaĥejo de San Zoilo.
 
Preĝejo de Sankta Maria de la Vojo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 63,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 011 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 200 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 39 km de Palencio, provinca ĉefurbo, de Burgoso 87 km, de Valadolido 90 km, de Leono 92 km, de Santander 173 km kaj de Madrido, ŝtata ĉefurbo, 280 km.

Historio redakti

Estas restaĵoj de prahistoriaj, antaŭromiaj kaj romiaj setladoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis rilato al la Jakoba Vojo.

Tradicie oni sugestis, ke la nomo de los Condes (de la grafoj) referencas al la grafoj Gómez Díaz, de la stirpo de Banu Gómez, kaj lia edzino Teresa Peláez, kiuj refondis la konventon de Sankta Zoilo, la ponton super la rivero Carrión kaj hospitalon por pilgrimantoj. Tamen la kompleta nomo Carrión de los Condes aperis nur en 1522.

Ludis gravan rolon por Carrión la markizoj de Aguilar de Campoo, grafoj de Castañeda. Aliflanke Juan Fernández Manrique, markizo de Aguilar kaj grafo de Castañeda, kaj Gabriel Manrique, grafo de Osorno, fondis aliancon kun la grafo de Treviño kaj duko de Nájera, por eviti, ke Carrión estu posedo de la grafo de Benavente, Rodrigo Alonso Pimentel (1419-1474), kio renoviĝis en 1462. Ankaŭ tiuj grafoj povis esti la tialo de la aldono de los Condes.

Dum la Mezepoko, Carrión de los Condes estis unu de la plej gravaj urboj de la kristanaj regnoj kaj en ĝi okazis kunsidoj de kortesoj kaj de sinodoj. La aŭtoro de la Codex Calixtinus diris, ke Carrión estas «riĉa je pano kaj vino». La pordego de la romanika preĝejo de Santiago montras 22 metiistojn, al kiuj ne mankas laboro pro la abundo de pilgrimantoj. En la epoko en kiu oni verkis tiun tekston la duono de la urbo estis de Gutierre Fernández de Castro kun la proksima fortikaĵo de Castrojeriz.

En venontaj jaroj, la posedo estis kunhavata kun aliaj familioj (ĉefe Girón). En 1165 estis posedanto Rodrigo Gutiérrez Girón kaj du jarojn poste la pova Nuño Pérez de Lara. En 1209 Gonzalo Rodríguez Girón kaj lia edzino fondis la Hospitalon de la Herrada kiu zorgis pri la pilgrimantoj de la Jakoba Vojo.

En 1894 oni ricevis la titolon de urbo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, ĉefe rilate al kultura kaj rura turismo, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj de Santa María del Camino, romanika de la 12-a jarcento (Havaĵo de Kultura Intereso); de Santiago, romanika de la 13-a jarcento (Havaĵo de Kultura Intereso) kun elstara pordego; Monaĥejo de Sankta Klara, de la 13-a jarcento; Monaĥejo de Sankta Zoilo kun elstara platereska klostro (Havaĵo de Kultura Intereso); preĝejoj de Nuestra Señora de Belén, de Sankta Andreo Apostolo, de Sankta Juliano; fontoj, kulturaj centroj, surstrataj skulptaĵoj ktp. Estas tri muzeoj.

Estas ankaŭ tri lernejoj, el kiuj la mezlernejo nomiĝas Sem Tob omaĝe al la verkisto kaj rabeno Sem Tob, lokano de Carrión de los Condes.

Menciindas la festoj de Sankta Semajno kaj de Corpus Christi

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti