Carroll Baker

usona aktoro

Carroll BAKER (28a de Majo, 1931) estas usona kina, teatra, kaj televida aktorino kaj seksosimbolo. Laŭlonge de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, la gamo de roloj de Baker el naivulinoj al senhontaj kaj altiraj virinoj markis ŝin kiel kaj serioza drameca aktorino kaj kiel seks-bombo. Dum ŝi aktorinis ĉe Broadvajo en 1954, ŝi estis malkovrita de reĝisoro Elia Kazan kiu metis ŝin kiel protagonistino en la verko de Tennessee Williams nome Baby Doll (1956). Ŝia rolo en la filmo kiel sekse-subpremita sudusona ĵusedzino havigis al Baker famon kaj nomumojn por BAFTA kaj Oskar-premioj pro Plej Bonkvalita Aktorino, same kiel Oran Globon kiel Plej Promesanta Novan Aktoron tiun jaron.

Carroll Baker
Persona informo
Carroll Baker
Naskiĝo 28-an de majo 1931 (1931-05-28) (92-jaraĝa)
en Johnstown
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater St. Petersburg College • HB Studio vd
Familio
Edz(in)o Jack Garfein • Donald Burton vd
Infanoj Blanche Baker vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • romanisto • filmaktoro • verkisto • televida aktoro vd
Aktiva dum 1952– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Baker en 1962
Baker en Harlow (1965)
Afiŝo de la filmo "Baby Doll"
Baker kun Gregory Peck en The Big Country (1958)
Babydoll (noktoĉemizeto)

Aliaj rimarkindaj ekkarieraj roloj estis Giant (1956) kaj But Not for Me (1959), same kiel de kritikaro laŭdataj vakeraj filmoj kiaj The Big Country (1958), How the West Was Won (1962), kaj Cheyenne Autumn (1964). Meze de 1960-aj jaroj, Baker iĝis elstara seksosimbolo pro siaj roloj en The Carpetbaggers (1964), Sylvia (1965), kaj Harlow (1965). Ŝi relokiĝis en Italion en 1966 dum jura batalo pri ŝia kontrakto kun Paramount Pictures, kaj pasigis la venontajn dek jarojn stelule en hororaj filmoj kaj giallo trileroj, kiaj tiu de Umberto Lenzi nome Paranoia (1969) kaj Il coltello di ghiaccio (1972), antaŭ reaperi por la usona spektantaro kiel rolaktorino en la kultofilmo de Andy Warhol nome Bad (1977).

Baker ege laboris elstare en televido laŭ longe de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, aperante en serioj kiaj Murder, She Wrote; L.A. Law, kaj Roswell, kaj havis duarangajn rolojn en la filmoj Ironweed (1987), Kindergarten Cop (1990) kaj The Game (1997). Ŝi formale retiriĝis el aktorado en 2002. Aldone al aktorado, Baker estis ankaŭ aŭtoro de tri libroj.

Baker supreleviĝis de kvalita nivelo ekde kiam lernis metodaktoradon ĉe Actors Studio.

Filmaro redakti

Selektaj filmoj:

  • Easy to Love (1953)
  • Giant (1956)
  • Baby Doll (1956)
  • The Big Country (1958)
  • But Not For Me (1959)
  • The Miracle (1959)
  • Bridge to the Sun (1961)
  • Something Wild (1961)
  • Station Six-Sahara (1962)
  • How the West Was Won (1962)
  • The Carpetbaggers (1964)
  • Cheyenne Autumn (1964)
  • The Greatest Story Ever Told (1965)
  • Sylvia (1965)
  • Mr Moses (1965)
  • Harlow (1965)
  • Her Harem (1967)
  • Jack of Diamonds (1967)
  • The Sweet Body of Deborah (1968)
  • Paranoia (1969)
  • So Sweet...So Perverse (1969)
  • A Quiet Place to Kill (1970)
  • Captain Apache (1971)
  • The Devil Has Seven Faces (1971)
  • Il coltello di ghiaccio (1972)
  • Baba Yaga (1973)
  • The Flower with the Petals of Steel (1973)
  • Andy Warhol's Bad (1977)
  • Cyclone (1978)
  • The World Is Full Of Married Men (1979)
  • Star 80 (1983)
  • Native Son (1986)
  • Ironweed (1987)
  • Kindergarten Cop (1990)
  • Blonde Fist (1991)
  • The Game (1997)

Verkoj redakti

Bibliografio redakti

  • Baker, Carroll (1983). Baby Doll: An Autobiography. Arbor House. ISBN 978-0877955580.
  • Cantarini, Martha Crawford; Spicer, Chrystopher J. (2010). Fall Girl: My Life as a Western Stunt Double. McFarland. ISBN 978-0786447534.
  • Haberski, Raymond (2007). Freedom to Offend: How New York Remade Movie Culture. The University Press of Kentucky. ISBN 978-0813124292.
  • Lisanti, Tom (2001). Fantasy Femmes of 60's Cinema: Interviews with 20 Actresses from Biker, Beach, and Elvis Movies. McFarland. ISBN 978-0786408689.
  • Mell, Eila (2005). Casting Might-Have-Beens: A Film by Film Directory of Actors Considered for Roles Given to Others. McFarland. ISBN 978-0786420179.
  • Murphy, Brenda (1992). Tennessee Williams and Elia Kazan: A Collaboration in the Theatre. Cambridge University Press. ISBN 978-0521400954.
  • Rathgeb, Douglas L. (2004). The Making of Rebel Without a Cause. McFarland. ISBN 978-0786419760.
  • Shipka, Danny. Perverse Titillation: The Exploitation Cinema of Italy, Spain and France, 1960–1980. McFarland. ISBN 978-0786448883.
  • Steinberg, Cobbett (1980). Film Facts. New York: Facts on File, Inc. ISBN 0-87196-313-2.
  • Vickers, Graham. Chasing Lolita: How Popular Culture Corrupted Nabokov's Little Girl All Over Again. Chicago Review Press. ISBN 978-1556526824.
  • Warhol, Andy. Hackett, Pat, eld. The Andy Warhol Diaries. Grand Central Publishing. ISBN 978-0446391382.

Vidu ankaŭ redakti