Carson (Kalifornio)

urbo en Kalifornio, Usono

Carson estas urbo en Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 95 558 loĝantoj sur areo de 49,12 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 945 loĝantoj/km². Carson situas 20 km sude de la centro de Los-Anĝeleso kaj estas konsiderata antaŭurbo de ĝi.

Carson
urbo de Usono

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 95 558  (2020) [+]
Loĝdenso 1 945 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 50′ N, 118° 16′ U (mapo)33.839722222222-118.25972222222Koordinatoj: 33° 50′ N, 118° 16′ U (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 49,12 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Carson (Kalifornio)
Carson (Kalifornio)
DEC
Carson
Carson
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Carson

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carson, California [+]
vdr

Carson ricevis la rangon de urbo en 1968 (laŭ iuj je la 4-a de aprilo, laŭ aliaj je la 20-a de februaro) kaj estas la plej nova municipo en la regioneto South Bay (suda golfo) sude de Los-Anĝeleso. Ĝi ekestis pro plebiscito[1]. La plimulto por la fondo de sendepende urbo estis klara, sed la decido inter la nomoj Carson kaj Dominguez (historie gravaj familioj) okazis per diferenco de nur 318 voĉoj inter preskaŭ 10.000.

Inter la jaroj 2005 kaj 2014, la urbo gastigis profesian viran futbalteamon Chivas USA, kiu tiam konkuris en la Granda Ligo Futbala, la plej alta tiusporta ligo de Usono kaj Kanado.

Referencoj kaj fontoj redakti

  1. Historia paĝo Arkivigite je 2010-01-07 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de la urbo

Eksteraj ligiloj redakti