Casabermeja [kasaberMEĥa] (Ruĝa domo) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la centra parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Casabermeja
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 910  (2023) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 53′ N, 4° 26′ U (mapo)36.8784751-4.43493496005Koordinatoj: 36° 53′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 506 m [+]
Areo 67,28 km² (6 728 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casabermeja (Malago)
Casabermeja (Malago)
DEC
Casabermeja
Casabermeja
Situo de Casabermeja
Casabermeja (Hispanio)
Casabermeja (Hispanio)
DEC
Casabermeja
Casabermeja
Situo de Casabermeja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casabermeja [+]
vdr

Ĝi estas en la Montoj de Malago, dominante la historian Campo de Cámara, nome kamparo fekunda por cerealoj. Fluas tra ĝia teritorio la riveroj Guadalmedina kaj Cauche.

En 2016 estis 3443 loĝantoj.[1]

Brikruĝa turo de la preĝejo.

Ĝia origino datas el la epoko de Al Andalus kaj ties nuna aspekto kiel blanka andaluza vilaĝo datas el la 17a kaj 18a jarcentoj. Ĝi estas konstruita sur la norda deklivaro de monto, pro kio elstaras la fortaj deklivoj de ties mallarĝaj stratoj. El la antikva kerno elstaras la preĝejo kun sia ruĝa turo (el kio la nomo Casabermeja) kiu dominas la tutan valon.

La areo jam estis loĝata en la Ĥalkolitiko (el kio restis rokpentraĵoj) kaj tutcerte en la epoko de la Romia Imperio.

En 1840 okazis grava evento en la frua andaluza laborista movado en Casabermeja. Grupo de lokanoj okupis kvin grandajn bienojn. Juĝisto helpita de 100 homoj retirigis ilin al Casabermeja. Sed tuj poste, ili elektis propran urbestraron. Oni imitis la ekzemplon kaj tiel oni faris aliajn terokupojn en Almogía, Alozaina kaj Periana. Tio daŭris du monatojn.

Ĝenerala rigardo al la vilaĝo kie videblas la Preĝejo Nia Sinjorino de la Helpo.

La urbestraro estis ĉiam maldekstremaj, ĉu komunistoj aŭ socialistoj, dum la demokratia epoko.

La agrikulturo kaj la brutobredado de bovoj estis ĉiam plej grava enspezofonto. Al vitoj, kiuj estis granda riĉo ĝis mezo de la 20a jarcento, superis lastatempe la fekundaj rikoltoj migdalarboj kaj tritiko. Ĝis la krizo de la konstruado, la domkonstruado estis grava ekonomia elemento en Casabermeja. Aktuale la ĉefaj faktoroj de la loka ekonomio de la municipo estas la agrikulturo, la brutobredado kaj, en la lastaj jaroj estis forta kresko de la servoj, kun malfermo de instalaĵoj kiel trinkejoj, nutrovendejoj kaj aliaj kiu ebligis pli facilan vivon sen devi veturi al Malago por kontentigi la ĉefajn necesojn.

Casabermeja en la provinco Malago.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Instituto de Estadística y Cartografía de Andalucía. SIMA - Casabermeja (Málaga)». www.juntadeandalucia.es. Konsultita la 17an de januaro 2020.