Casas de Don Gómez

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

'Casas de Don Gómez ("domareto") estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 321 loĝantoj sur areo de 31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km².

Casas de Don Gómez
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10818
Demografio
Loĝantaro 321  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 0′ N, 6° 36′ U (mapo)40.0081286-6.5999931Koordinatoj: 40° 0′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casas de Don Gómez (Ekstremaduro)
Casas de Don Gómez (Ekstremaduro)
DEC
Casas de Don Gómez
Casas de Don Gómez
situo en Ekstremaduro
Casas de Don Gómez (Hispanio)
Casas de Don Gómez (Hispanio)
DEC
Casas de Don Gómez
Casas de Don Gómez
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casas de Don Gómez [+]
vdr

Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.

La loĝantoj nomiĝas casagomeros.

Situo redakti

Casas de Don Gómez estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón. La surfaco de ties teritorio estas 31,16 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.