Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cascais (stacidomo).

Cascais estas urbo, marborda kuracloko en Portugalio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Atlantika Oceano, 30 km okcidente de la ĉefurbo Lisbono. Ĝi havis 209 869 loxgantojn en 2015.

Cascais
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2750
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 206 479  (2011) [+]
Loĝdenso 2 120 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 42′ N, 9° 25′ U (mapo)38.696944444444-9.4205555555556Koordinatoj: 38° 42′ N, 9° 25′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 97,4 km² (9 740 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Cascais (Portugalio)
Cascais (Portugalio)
DEC
Cascais
Cascais
Situo de Cascais

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cascais [+]
vdr

Karakterizaĵoj redakti

 
La marbordo de Cascais, en Portugalio.

Estas marborda portugala urbo, ĉefe turisma, en la distrikto de Lisbono. Ĝi situas apud la urbo Estoril, fame konata pro siaj kazino kaj motorciklisma rondveturo. Danke al milda klimato, kiu kombinas purecon de la mara aero kaj malvarmeta vento de la Sintra montaro, kaj al belega sabloplaĝo, borde de harmonia golfeto de la «Marbordo de la Suno», Cascais estas kaj tradicia fiŝkaptista havenurbo kaj vigla marborda kuracloko.

 
Cascais
 
Plaĝo de la Reĝino.

Geografio redakti

Cascais estas lima:

Historio redakti

Ekde antikvaj tempoj, homoj ĝuis la Cascais-ejon. Post prahistoriaj popoloj sekvis la Romianoj, la Visigotoj kaj la Maŭroj. La urbo fariĝis sendependa samtempe kiel Lisbono, kaj Cascais akiris la titolon de "vila" meze de la 14a jarcento, sed en 1580 kaj 1597 ĝi estis prirabita fare de la trupoj de la duko de Albo, kaj poste fare de tiuj de Marie Tudor nome Maria la 1-a (Anglio); la lisbona tertremo en 1755 komplete detruis ĝin, tiam kiam ĝi komencis rekreski.

Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2018 redakti

Cascais estos la Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2018.

Ĝemelurboj redakti

Cascais estas ĝemelita kun :

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti