Casimir Ulrich Boehlendorff

Casimir Ulrich BOEHLENDORFF (naskiĝinta en la printempo de 1775 en Jelgava, mortinta la 10-an de aprilo 1825 en Mērsrags ĉe la Golfo de Rigo) estis kuronia-germana juristo kaj verkisto.

Casimir Ulrich Boehlendorff
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1775 (1775-01-01)
en Jelgava
Morto 10-an de aprilo 1825 (1825-04-10) (50-jaraĝa)
en Mērsrags
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Familio
Patro Gottfried Boehlendorff vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post jaro da jurstudojn en Jelgava Boehlendorf iris en 1794 al Jena kie li aliĝis al la ligo Societo de liberaj viroj. En tiu ĉi amikara rondo kiu favoris ideojn idealismajn-fruromantikajn i.a. ankaŭ jenaj personoj apartenis: J. F. Herbart, F. Muhrbeck, J. D. Gries, J. E. von Berger, F. Köppen, J. Smidt, J. G. Rist kaj R. Steck. Inter ili li estis la plej poeta. Sed pli ol literaturo aŭ filozofio entuziasmigis lin la fido je la sankteco de amikeco. Kun kelkaj samliganoj li vojaĝis en 1797 en Svislandon. Kiel privata instruisto li suferis tie je la unua anima krizego, dum kiu montris sin ĉiuj danĝeroj de lia eco responsaj pri poste estintaj malfeliĉoj. Lia intereso pri historio kaj politiko vekitis dum la fare de Franclando altrudita revolucio svisa - kaj li ekverkis dokumentadojn pri tiuj eventoj.

Kune kum Muhrbeck li vojaĝis en 1799 al Homburg vor der Höhe, kie li pere de Sinclair iĝis amiko de Friedrich Hölderlin. Post vanaj klopodoj partoprenigi Frederikon Schiller en la propra poezia labaoraro Boehlendorff venis sub la influon de la romantikismo laŭ la programoj de Tieck kaj Wackenroder.

Sekvis lian unuan lirikan-subjektivan dramon Fernando oder Kunstweihe (1801) la verko Ugolino (1801), laborite akurate laŭ la ŝilera modelo kaj instigite fare de August Wilhelm Schlegel. Ĝi malaprobitis ankaŭ de Johann Wolfgang von Goethe. Pli kaj pli la interna maltrankvilo peladis Boehlendorff. Kelkan tempon li trovis akcepton ankoraŭ en Bremeno ĉe la burĝa amikarkunveno de Smidts. Woltmann invitis lin Berlinon kaj peris por li kunlaboreblon ĉe la gazeto "Vossische Zeitung". Tie ĉi Boehlendorff havas kverelon kun la racionalismulo G. H. Merkel. Post kolapso anima li reiris en la patrujon. Dum 21 jaroj li Kuronion trairadis ĝis li memmortigis sin.

Graveco redakti

Estante for de ĉiuj literaturaj influoj kaj ĉiam proksime al la abismo Boehlendorff evoluigis la lirikaĵaron - aparte dum la lastaj vivojaroj - ĝis tioma profundego kvazaŭ li estus dua Hölderlin. Tiu ĉi fakte estis skribinta al li en la 1801-a jaro: "Ni du havas unu sorton". Johannes Bobrowski verkis rakonton pri Boehlendorff en 1965 kun la titolo Boehlendorff und andere.

Verkoj redakti

  • Poet. Taschenbuch auf 1803, hrsg. v. G. A. H. Gramberg u. C. U. B. (darin v. B.: Franz d. Erste v. Frankreich, hist. Schauspiel, 1. T.: Die Schlacht v. Marignano, Die goldne Hochzeit-Feyer, ein allegor. Dramolet, Gedichte)
  • Gesch. d. Helvet. Revolution, in: K. L. Woltmanns „Gesch. u. Politik“ III, 1802; Üb. Chamforts Werke, Der Marschall v. Richelieu, Szenen aus d. 2. T. d. hist. Schauspiels Franz d. Erste, in: G. A. v. Halems „Irene“ III, 1802
  • Abenteuerl. Briefe, in: Taschenbuch d. Liebe u. Freundschaft gewidmet auf 1803
  • hs. Nachlaß zuletzt im Kurländ. Provinzialmus. Mitau; Verz. d. erhaltenen Briefe b. Freye, S. 274 f.

Literaturo redakti

  • J. F. v. Recke-C. E. Napiersky, Allg. Schriftsteller- u. Gelehrtenlex. d. Prov. Liv-, Est- u. Kurland I, Mitau 1827
  • Goedeke VII, 1906, S. 490f. (W, L); Kosch, Lit.-Lex. I
  • A. Neubrunn, C. U. B.s Leben u. dramat. Tätigkeit, 3 T., in: Jber. d. Staatsgymnasiums Ungar.-Hradisch, 1911–13
  • K. Freye, C. U. B., d. Freund Herbarts u. Hölderlins, Pädagog. Magazin, H. 547, 1913 (W, P) *A. Kelletat, C. U. B., ein kurländ. Dichter, in: Balt. Briefe, Jg. 5, Nr. 11, Nov. 1952

Eksteraj ligiloj redakti