Castanhal estas municipo, universitata grandurbo kaj diocezo de la brazila subŝtato Parao. Ĝi apartenas al la urbaro de Belém. La loknomo signifas portugale: arabaro de ordinara nuksarbo (simila arbo estas en Eŭropo la kaŝtano).

Castanhal
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 192 262  (2022) [+]
Loĝdenso 187 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 18′ S, 47° 55′ U (mapo)-1.2969444444444-47.921944444444Koordinatoj: 1° 18′ S, 47° 55′ U (mapo) [+]
Alto 141 m [+]
Areo 1029,191 km² (10 291 9.1 ha) [+]
Castanhal (Brazilo)
Castanhal (Brazilo)
DEC
Castanhal
Castanhal
Situo de Castanhal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castanhal [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Castanhal en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

Castanhal situas en norda parto de la lando laŭ la marborda ebenaĵo. Belém troviĝas 65, São Luís 428, Teresina 706, Manaus 1361, Braziljo 1611, Natalo (Brazilo) 1495, Recife 1626, Maceió 1639, Salvador de Bahio 1662, Goiânia 1716, Belo Horizonte 2116, Campo Grande 2251, Campinas 2404, Nova Iguaçu 2435, Rio-de-Ĵanejro 2455, Guarulhos 2470, San-Paŭlo (urbo) 2477, Curitiba 2686, Porto Alegre 3215 km.

Historio redakti

 
la nomdonanta nukso

Castanhal estis oficiale fondita en 1932, tiam oni konstruis fervojon inter Belém-Bragança. La laboristoj komencis ekloĝi ĉirkaŭ la stacio. Lokaj kamparanoj komencis vendi siajn produktojn ĉe la nova merkato. La fervojo estis fermita en 1964. La diocezo estis fondita en 2004.

Ekonomio redakti

Castanhal - pro ĝia oportuna geografia loko - fariĝis grava komercopunkto pri manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj (cerealoj, maizoj, maniokoj, piproj, palmoleoj). Ekzistas ankaŭ energifirmaoj, industriaj fabrikoj pri botoj, metalurgiaĵoj.

Eduko redakti

En Castanhal funkcias ok mezlernejoj kaj tri universitatoj.

Klimato redakti

En Castanhal la klimato estas ekvatora tropika, kiel en Amazonio.

Trafiko redakti

Castanhal estas ligita al Belém, aliflanke al la marbordo per federacia aŭtovojo BR-316.

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti