Castruccio Castracani

Castruccio CASTRACANI [kastrUĉo kastrakAni] (naskiĝis en 1281 en Lucca, mortis la 3-an de septembro 1328 samloke) estis itala kondotiero kaj duko de Lucca.

Castruccio Castracani
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1281 (1281-03-29)
en Luko
Morto 3-an de septembro 1328 (1328-09-03) (47-jaraĝa)
en Luko
Tombo Church of San Francesco vd
Familio
Dinastio House of Antelminelli vd
Infanoj Arrigo di Castruccio vd
Profesio
Okupo kondotiero • militestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Supozita portreto de Castruccio Castracani, en Pizo.

Li naskiĝis en gibelina familio Antelminelli, kaj devis ekzili sin kune kun sia patro ĉirkaŭ la jaro 1300 pro venko de la gelfoj. Post kiam liaj parencoj forpasis, li servis kiel condottiero por la franca reĝo Filipo la 4-a, precipe en Flandrio. Li poste servis por la familio Visconti de Milano. Li en 1313 aniĝis al la partio de Uguccione della Faggiuola, post la elekto de tiu gibelina ĉefo kiel supera magistratano de Pizo. Castracani konforme al liaj ordonoj konkeris Lucca en 1314, tiel ke li fariĝis la nova estro de tiu urbo. Li cetere partoprenis al la batalo de Montecatini, okaze de kiu Florenco estis venkita.

Post lia morto en 1328, la gelfoj denove akiris potencon kaj partigis lian riĉaĵojn.