Catalina Sky Survey

Catalina Sky Survey (CSS ; angle por "Ĉiela Enketo Catalina") estas usona projekto kies celo estas malkovri kometojn kaj asteroidojn kaj serĉi potence danĝerajn objektojn.

Nombro da Apud-Teraj Objektoj malkovritaj per diversaj projektoj.

Misio redakti

La Programo de Observo de la ATOj (angle NEO Observations Program : NEOO) rezultas de direktivo fare de la Usona Kongreso en 1998 al la NASA, por ke ĝi komencu programon por identigi la objektojn de 1 km de diametro aŭ pli kun nivelo de fido de 90% aŭ pli.

La Catalina Sky Survey (CSS, en la Montaro Santa Catalina, norde de Tucson) kaj ĝia filio la Siding Spring Survey (SSS) plenumas serĉojn de ATOj kaj kontribuis al la celo postulita de la Kongreso.

Krom identigi riskoj de alfrapo, la projekto ankaŭ permesis ricevi aliajn sciencajn informojn, inkluzive : plibonigi la konon pri la disdono de la loĝantaro de la ĉefa asteroida zono, trovi la disdonon de kometoj kun pli granda perihelioj, determini la disdonon de la ATOj kiel rezulto de kolizia historio kaj transporto al la interna sunsistemo ; kaj identigi eblajn celojn por projektaj kosmosondiloj.

Teknikoj redakti

CSS uzas tri teleskopojn, unu de 1,50 metroj de diametro ĉe la pinto de Monto Lemmon (kulmino de la Montaro Santa Catalina, 2791 m.) ; unu Schmidt-teleskopon de 68 cm de diametro proksime de Monto Bigelow (ambaŭ en la regiono de Tucson, Arizono) ; kaj la Uppsala Southern Schmidt Telescope de la Observatorio de Siding Spring en Aŭstralio. Ĉiuj tri uzas samajn termoelektre malvarmigatajn fotilojn kaj komunan programaron verkita de la teamo de CSS. La fotiloj estas malvarmigataj je ĉirkaŭ −100 °C, tial, iliaj malluma kurento (tie estas : la kurento en malĉeesto de lumo) estas ĉirkaŭ po 1 elektrono ĉiu horo. Ĉi-tiuj fotiloj de 4096 × 4096 rastrumeroj havigas vidkampon de 1 kvadrata grado ĉe la teleskopoj de 1,5 m kaj preskaŭ 9 kvadrataj gradoj ĉe la Schmidt-teleskopo. La nomina eksponperiodo estas 30 sekundoj kaj la teleskopoj de 1,5 m povas detekti objektojn ĝis ŝajna magnitudo 21,5 en tiu tempo.

CSS ordinare funkcias je ĉiuj sennubaj noktoj, escepte kelkaj noktoj centritaj je la plenluno.

Rezultoj redakti

En 2005, Catalina Sky Survey fariĝis la plej fruktodona enketo pri ATOj, superante Lincoln Near-Earth Asteroid Research en la malkovro de ATOj kaj de PDOj ĉiuj jaroj. En 2005, CSS permesis la malkovron de 310 ATOj, en 2006 : 396, en 2007 466 kaj en 2008, 564 ATOj estis malkovritaj.[1]

Laŭ Minor Planet Center, CSS malkovrigis 30 807 asteroidojn inter 1998 kaj 2017.[2]

Notindaj malkovroj redakti

2006 JY26 : Diametro ĉ 10 m ; pasis proksime de Tero kaj Luno la 9-an de majo 2006, eble trafos Teron la 3-a de majo 2037.[3]

2007 WD5 : Pasis proksime de Marso la 9-a de januaro 2008.[4]

2007 TU24 : Pasis proksime de Tero la 29-a de januaro 2008.[5]

2008 TC3 : Alfrapis Teron la 4-an de oktobro 2008.[6]

2012 XE133 : Nune nedaŭra kun-orbitanto de Venuso.[7]

Teamo de CSS/SSS redakti

La teamo de CSS team estas estrita de Ed Beshore[8] de la Lunar and Planetary Laboratory de la Universitato de Arizono.

La plena teamo estas :

En Aŭstralio:

Eduka agado redakti

La CSS helpis kun Astronomia Tendaro, kiu montras al tendaranoj, kiel malkovri ATOjn. Ĝi eĉ ludis rolon en ekzercoj de astrofotografio kun la Astronomia Tendaro por Plenkreskuloj de 2006, kiu plenumis bildon, kiu estis prezentita en Astronomia Bildo de la Tago.[10]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti