Catastro de Ensenada

Catastro de Ensenada [Katastro de Ensenada] estis grava statistika studo de 1749 kiu realiĝis en la 15.000 lokoj apartenantaj al la Regno de Kastilio (inter kiuj ne enkalkulas tiuj de la posta Eŭskio, ĉar tiuj ne devis pagi impostojn); temis pri interesa dokumento pri loĝantoj, teritorioj, konstruaĵoj, brutaro, profesioj, enzpezoj, inklude censojn; inklude la karakterojn geografiajn de ĉiu populacio. Ĝi estis mendita de la reĝo Fernando la 6-a laŭ propono de lia ministro la Markizo de la Ensenada kaj nuntempe ricevas la nomon de Katastro de Ensenada.

Preskaŭ ĉiu aspekto de la socio de la 18a jarcento en Hispanio lasis spuron en la Katastro de Ensenada. La Vinberrikolto, de Francisco de Goya.

Nuntempe la katastro utilas kiel rimedo por koni la statojn de la diversaj lokoj, vilaĝoj, urboj kaj komarkoj de Hispanio, tio estas tre utila priserĉiloj de fakuloj kaj historiistoj. La informoj temas ĉefe pri ekonomio, socio, stato de la senjoraj (feŭdaj) sistemoj kaj eĉ pri la stato de la tiama medio. Foje funkciuloj vizitis la statistikitajn lokojn, foje estis la tieaj aŭtoritatoj kiuj sendis la informojn. Tiele oni povas studi kia estis la Antikva Reĝimo en Hispanio.

Eksteraj ligiloj redakti