La Catholicon estas la unua bretona vortaro, la unua granda franca vortaro kaj la unua tri-lingva (bretona-franca-latina) vortaro en la mondo.

Catholicon
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Ĝenro vortaro
vdr

Ĝi estis verkita de Jehan Lagadeuc en 1464 kaj presita la 5-an de novembro 1499 en Tréguier. Ĝi estas tri-lingva, bretona-franca-latina vortaro. Ĝi estas ankaŭ la unua tia ampleksa vortaro (kelkaj 6.000 kapvortoj) en kiu aperas la franca lingvo.

La verko finpretiĝis la 16-an de aŭgusto 1464.

La nomo Catholicon estas iom stranga, ĉar la aŭtoro neniam nomis ĝin tiel.

En la latina sekcio de la Nacia Biblioteko de Francio sub la numero "Latin 4656" troviĝas manuskripto. Ĝi entenas 131 ambaŭflanke manskribitajn foliojn. Mankas ĉirkaŭ triono de la folioj. Temas pri kopio de la originalo.

Eldonoj redakti

  1. En 1499 (la 5-an de novembro), Jehan Calvez, presisto en Tréguier, unuafojon presis la bretonan Catholicon. Tiu Catholicon estas inkunablo, termino rezervita al verkoj presitaj antaŭ 1500.
  2. Komence de la 16-a jarcento, Jehan Corre, pastro de la diocezo de Tréguier, presis la duan eldonon de la bretona Catholicon post aldono de siaj propraj modifoj.
  3. En 1521 (la 31-an de januaro), Yvon Quillévéré, librovendisto kaj eldonisto en Parizo, presis novan version de la Catholicon. De deveno bretona (Leon), li laŭdas Bretonion en sia eldono.
  4. En 1867, René-François Le Men, arkivisto de Finistère, donacas mallongigitan eldonon de la Catholicon - faritan laŭ la originalo de la urbo de Quimper (eldono de Jehan Calvez, 1499) por promocii la bretonan lingvon kaj konatigi la vortaron dum la internacia kelta kongreso, kiu okazis en Saint-Brieuc en oktobro 1867.
  5. En 1975, Christian-Joseph Guyonvarc'h, honora profesoro de la kelta lingvo ĉe la universitato Rennes 2, presigas la Catholicon laŭ la originalo de la urbo de Rennes (eldono de Jehan Calvez 1499). La verko de Christian-Joseph Guyonvarc'h estis represita en 2005 de la eldonejo Armeline.
  6. En 1977 (la 5-an de decembro), Jean Feutren, rektoro de Roscoff, realigis transliteradon de la Catholicon. Li ankaŭ reproduktis la originalon de la urbo de Quimper (eldono de Jehan Calvez, 1499).
  7. En 2001 (la 15-an de septembro), Gwennole Le Menn reverkis la Catholicon laŭ la diversaj versioj. La versio, kiun li presigis estas nur ono de lia vasta laboro.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti