Catulli carmina

Catulli Carmina (laŭorte: La poemoj de Katulo) estas scenaja kantato de la germana komponisto Carl Orff, laŭ poemoj de la romia verkisto Katulo.

Historio kaj karaktero de la verko redakti

En la 1930-a jaro Orff skribis la muzikon por 7 ĥoroj akapelaj kaj nomis la kolekton Catulli Carmina. En 1943 li pligrandigis la tuton aldoninte intrigon al la scenejaj ludoj (ludi scaenici).

Li mem verkis la latinan tekston por la ĉefroloj: Katulo, lia amantino Lesbia, lia amiko Caelius kaj du ĉiesulinoj. La intrigon prezentas dancistoj, dum la ĥoro kantas la poemojn. La orkestro konsistas el 4 pianoj, 4 timbaloj kaj frapinstrumentoj (10-12 ludantoj).

Premieroj estis en la 6-a de novembro 1943 sub la gvido de la dirigento Paul Schmitz en la operejo de Lepsiko.

Nur poste li unuigis la katulajn poemojn kun la Carmina Burana kaj Trionfo di Afrodite al triptiko kun la nomo Trionfi (tradukite: Triumfoj).

Intrigo redakti

Antaŭludo redakti

 
Dezajno de sceneja aranĝo fare de Helmut Jürgen, por surcenejigo en Munkeno en 1959.

Dume knaboj kaj knabinoj laŭdas la eternecon de amo, olduloj reagas skeptike kaj pridubas tion. Ili memorigas la sorton de Katulo kaj volas sanigi la junulojn, averte seniluziigi ilin por ilia profito.

1-a akto redakti

Katulo, apogante sin ĉe kolono meze de la scenejo, admiras sian amikinon Lesbia. Post amodanco li endormiĝas. Lesbia forlasas lin kaj prezentas sin antaŭ siaj amikoj en trinkejo. Katulo vekiĝas, vidas ĉion kaj plendas pri ŝi ĉe amiko.

2-a akto redakti

Nokte Katulo ŝteliras al la domo de Lesbia kaj sonĝas esti ĉirkaŭbrakita de ŝi. Vekite li ekvidas la realecon: estas ŝia amanto neniu alia ol lia amiko Caelius mem!

3-a akto redakti

Katulo rakontis ĉion al la ĉiesulino Ipsitilla. Naŭzite de la prostituistino Ammiana, li turniĝas denove al Lesbia, por forlasi ŝin tamen je la fino.

Postludo redakti

Fakte, la vivo kaj destino de Katulo tute ne impresas la gejunulojn. Ili promesas denove unu al la alia la neniaman ĉeson de la reciprokaj simpatioj.

Literaturo redakti

  • Andreas Liess: Carl Orff. Idee und Werk. Nova eldono, eldonejo Goldmann, München 1980, ISBN 3-442-33038-6.
  • Friedrich Herzfeld: Schallplattenführer für Opernfreunde. Verlag Ullstein, Frankfurt/M - Berlin 1962
  • Wilhelm Zentner (eld.): Reclams Opernführer, eldonejo Philipp Reclam Jun, Stuttgart 1978, ISBN 3-15-006892-4

Eksteraj ligiloj redakti