Ceccano

komunumo de Italio

Ceccano - prononco [ĉeKA:no] - estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Frozinono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 22 320 loĝantoj sur areo de 61,06 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 366 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Johano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Ceccano
Ceccano
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco FR Frozinono
Geografia situo 41° 34′ N, 13° 20′ O (mapo)41.56666666666713.333333333333Koordinatoj: 41° 34′ N, 13° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 200 m
Areo 60 km²
Loĝantaro 22 320 (2023)
Loĝdenso 366 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Arnara, Castro dei Volsci, Frosinone, Giuliano di Roma, Patrica, Pofi, Villa Santo Stefano
Patrono Johano la Baptisto
Festa tago 24-a de junio
Nomo de loĝantoj ceccanesi
Poŝtkodo 03023
Imposta kodo C413
Kodo laŭ ISTAT 060024
Telefona prefikso 0775
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
la grafa kastelo

Najbaras la komunumoj Arnara, Castro dei Volsci, Frozinono, Giuliano di Roma, Pofi, Villa Santo Stefano kaj Patrica.

Krom la historia komunumocentro kun grafa kastelo, katolika kirko el la 12-a jarcento kaj multaj aliaj historiaj konstruaĵoj vidindas aparte la kirko sankta Maria el la 13-a jarcento en la ebenaĵo ĉe la rivero, kiu komplete detruiĝis en la 2-a mondmilito kaj poste restariĝis kun kiom eble plej da antikvaj ŝtonoj, kaj historia abatejo de la monaĥa grupiĝo Frati Passionisti en la montaro ĉirkaŭ Ceccano.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la kirko sankta Maria el la 13-a jarcento en la ebenaĵo ĉe la rivero
 
historia abatejo en la montaro ĉirkaŭ Ceccano
 
panoramo, centre la rivero Sacco