Celesteno la 5-a

papo de la katolika eklezio

Sankta Papo Celesteno la 5-a (n. 1215 - m. 19-a de majo 1296) - estis papo en 1294. Li estas unu el tre malmultaj papoj de la Katolika Eklezio, kiuj abdikis.

Papo
Papo
Celesteno la 5-a
192-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Pietro di Morone
Pontifiko de 12-a de julio 1294 [#]
ĝis 20-a de decembro 1294 [#]
Antaŭulo Nikolao la 4-a
Sekvanto Bonifacio la 8-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1210
en Sant'Angelo Limosano
Morto 19-an de majo 1296 (1296-05-19)
en Fumone
Tombo Basilica of St. Mary of Collemaggio [#]
Sanktulo
Festotago 19-a de majo
Patroneco urbo L'Aquila; librobindistoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Celesteno la 5-a

Antaŭ ol li estis elektita papo, li estis benediktano kaj nomiĝis Pietro di Morone (Pietro el Morone). Li ankaŭ kreis la ordenon de la Celestenanoj.

Abdiko redakti

Por la posteno gvidi la tutan katolikan eklezion, la sperto de Celesteno kiel prioro de la celestenana ordeno ne sufiĉis. La maljuna, por la papa ofico nepreparita ermito baldaŭ perdis la gvidadon de la eklezia instituciego. Pli kaj pli lia konsilanto, kardinalo Benedetto Caetani, la pli posta papo Bonifaco la 8-a, transprenis la faktan regadon. Je fortaj konsciencaj perturboj Celesteno taskigis kardinalojn kaj ekleziajn juristojn enketi ĉu abdiko el la papa ofico estus permesebla. Benedetto Caetani kuraĝigis kaj forte premis Celestenon al tia, en la katolika eklezio fakte tre nekutima, paŝo.

La 13-an de decembro 1294 Celesteno abdikis malgraŭ forta rezisto de signifa parto de la vatikanaj ekleziestroj kunlaborantaj kun li. Kiel kialoj li mem publike nomis malsanon, mankon de sperto en la administrado de la katolika eklezio, kaj la deziron denove vivi kiel ermito. Ekleziaj historiistoj krome supozas ke li ankaŭ ĝeniĝis pro la tre fortiĝinta influo de la reĝo Karlo la 2-a de Anĵuo en Napolo je la eklezio. Estis la kardinalo Caetani, fakte reganta la katolikan eklezion, kiu verkis la abdikan dokumenton de Celesteno.

Antaŭ tiu paŝo, Celesteno ankoraŭ kreis papan konstitucion pri abdiko el la papa ofico. Li sentis sin devigita je tia pravigo, ĉar multaj katolikoj per demonstracio antaŭ la papa rezidejo protestis kontraŭ la abdiko kaj volis kuraĝigi lin daŭrigi la papecon. La protestoj kaj la sekva kreo de la papa konstitucio tamen prokrastis la demisiion je nur sep tagoj. Tuj post oficialiĝo de la konstitucio Celesteno demetis la papajn insignojn kaj vestaĵojn, kaj denove vestis sin per simpla monaĥa robo.

Benedetto Caetani, kiu je la nomo Bonifaco la 8-a kaj favorato de la napola reĝo Karlo la 2-a de Anĵuo iĝis la posteulo de Celesteno, volis malliberigi lin post la abdiko, por eviti eklezian skismon pro la fortaj protestoj de la subtenantoj de Celesteno. La ekspapa monaĥo tamen sukcesis fuĝi al la urbeto Rodi Garganico en Apulio, de kies haveno li volis perŝipe atingi Grekion. La ŝipo tamen jam post malmultaj kilometroj avariis proksime de la havenurbeto Vieste, kaj tial Celesteno tamen kaptiĝis kaj malliberiĝis. Bonifaco ordonis la "honoran malliberigon" de Celesteno komence en Anagni, poste ekde aŭgusto 1295 en la iomete pli orienta kastelo de Fumone, nordokcidente de la moderna provinca ĉefurbo Frosinone. En tiu kastelo li la 19-an de majo 1296 mortis senperforte. Liaj samordenanoj en 1326 sukcesis transportigi liajn ostojn al L'Aquila kaj entombigi ilin en la kirko Santa Maria di Collemaggio, kie ĉirkaŭ la jaro 1500 kreiĝis pompa tombejo honore al li. Post la forta damaĝo de la kirko pro la tertremo de L'Aquila la 6-an de aprilo 2009, la nedamaĝite el la kirkaj ruinoj savita relikvujo de Celesteno transportiĝis al la kripto de la katedralo de Sulmona.

Nur post periodo de pli ol 700 jaroj denove per libervola decido abdikis papo: la 28-an de februaro 2013 la papo Benedikto la 16-a.