Caelii Calcagnini ferrariensis (1479-1541) estis Itala humanisto, poeto, filozofo, historiisto, astronomo, diplomato, kanceliero, helenisto, latinisto, profesoro pri la latina kaj la greka en la Universitato de Ferrara, estas menciita en la verko Orlando Furioso[1] de Ludoviko Ariosto (1474-1533) kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de la intelektularo en Ferrara. Krom renoma astronomo li verkis libron pri la terrevolucio ĉirkaŭ la suno, surbaze de la teorioj de Nikolao Koperniko (1473-1543), kvankam li neniam menciis Kopernikon en sia verkaro[2].

Caelio Calcagnini
(1479-1541)
Epistolarum criticarum et familiarum libri XVI, verko publikigita en 1608.
Epistolarum criticarum et familiarum libri XVI, verko publikigita en 1608.
Persona informo
Celio Calcagnini
Naskiĝo 17-a de septembro 1479
en Ferrara,  Italio
Morto 24-a de aprilo 1541
en Ferrara,  Italio
Lingvoj italalatina vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo astronomodiplomatoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Opere, 1544

Li estis filo de apostola protonotario Mario Calcagnino kaj Lukrecia Costantini. Kiam juna, li servis en la armeo de la imperio, sub la komando de Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj de la militema papo Julio la 2-a (1443-1513) kaj ankaŭ dum la invado de Karlo la 8-a (Francio) (1470-1498), en 1506. Li ricevis siajn unuajn studojn kiel sia patro, kanoniko tre klera, kaj plenumis la universitatajn kursojn en la lernejo pri homsciencoj el sia naskiĝurbo, sub la gvidado de Battista Guarino (1435-1513) en la klasika beletro, Antonio Cittadini[3] (m. 1518) pri filozofio kaj Nikolao Leoniĉeno (1428-1524) pri medicinaj kaj naturaj sciencoj. Liaj kunstudantoj estis Gasparo Sardi [4] kaj Liljo Gregorio Ĝiraldi[5], kiu lin laŭdegos en sia "Carmina".

Kiam li estis 15-jara, kune kun la patro, li partoprenis en la "misio" de Ferrara, kiu devas alporti en Italion la nevon de Beatrico de Aragono (1457-1508), vidvino de Matiaso Korvino (1443-1490), la kardinalon Hipoliton la 2-a (Este) (1509-1572), kiu estis jam ĉefepiskopo de Esztergom kaj primaso de Hungario. En 1517, Hipolito la 2-a, elprenante la postenon de la maljuna Pellegrino Prisciani[6] (1435-1518), proponas al Kalkanjini kiel oficiala historiisto de la duklando de Ferrara kaj de la Domo de la Este-oj. En la 10-a de septembro, laŭpete de la kardinalo kiu estis rekomendinta sian kandidaton, la Konsilio de la Maljunuloj alprenas, per publika decido, konfidi la oficon de historiografo de la kortego al Kalkanjini, kondiĉe ke li neniam rezignu la instruon en la universitato.

En la 4-a de decembro de la sama jaro, li decidas, kune kun aliaj membroj de la kortego de Ferrara, kiel Ludovico di Bagno, sekretario de Hipolito, kaj la poeto Andrea Marone (1475-1528), akompani la kardinalon al Hungario kiu iris tien por ekposedi la diocezon de Eger. Tie li restis unu jaron kaj duonon, administrante la episkopan sekretariejon kaj daŭrigante siajn akademiajn studojn.

Printempe de 1518, li ĉeestis, kune kun la kardinalo Hipolito, la geedziĝon de la reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a (1467-1548) kun Bona Sforza (1494-1557), filino de Gian Galeazzo Maria Sforza (1469-1494), Duko de Milano kaj Izabela d'Este (1474-1539). En tiu okazintaĵo, Kalkanjini estas omaĝita per honortitolo de la pola nobelaro. Dum tiu periodo, li profitis la okazon por viziti aliajn polajn teritoriojn ĝis Dnepro kaj konatiĝi kun la vivo de la ukraina popolo: sperto kiun li poste priskribos en sia "De moribus Scytharum".

Dum mallonga periodo li aktivis kiel diplomato ĉe la Duko de Ferrara en Germanio, Pollando kaj Hungario, kaj dum restado, en 1518, en Krakovo -- kie eble li ricevis novaĵojn pri Nikolao Koperniko (1473-1543) --, li fariĝis profesoro pri belartoj en la Universitato de Ferrara, restinte en tiu posteno ĝis sia morto. Ĝis 1525, li estis mentoro de la estonta kardinalo de Ferrara, Hipolito la 2-a (Este) (1509-1572), kiu iam lin ekzaltos en sia "Commentarius in Venetae classis expugnationem", kiel heroon en la Batalo de Polesella (22-a de decembro 1509).

Samtempe li daŭrigis sian diplomatian karieron: post nomumiĝi kiel kanoniko de la Katedralo de Ferrara, li estas altigita al la rango de apostola protonotario kaj vojaĝis tra Eŭropo kiel reprezentanto de la kardinalo de Ferrara. Li restis kelkatempe en Venecio, Romo kaj Krakovo kaj post dum unu jaro en Hungario. Li partoprenis en la elektado de Karlo la 5-a (1500-1558) kiel reprezentanto de la kardinalo, reveninte finfine al Ferrara, en 1520. En 1539, li fariĝis ambasadoro ĉe la papo Paŭlo la 3-a (1468-1549) nome de la duko de Ferrara, Herkulo la 2-a (1508-1559).

Lia influo kaj la humanismaj studoj redakti

En 1519, li rekte partoprenis en la demando pri imperia elekto. Ludoviko la 1-a (1506-1526) efektive estis unu el la sep elektistoj de la imperio kaj li administris kiel neplenaĝa sub la protektado de Sigismondo la 1-a (1467-1548), sia onklo, kiu ŝajne estis influita je la opinio de Hipolito la 2-a. Samcele, diplomatiaj agentoj ĉe Karlo de Habsburgo kaj Francisko la 1-a (1494-1547) estis misie venintaj al Budapeŝto. La kardinalo, kiu jam estis decidinta apogi la unuan konsidere al la privataj interesoj de la Ŝtato de Ferrara, sendis Kalkanjini al Frankfurto, ĉar li tie loĝis dum la tuta periodo pri ellaboraĵo de la Imperia Dieto, defendante la politikon favore de la Habsburgoj.

En la fino de la germana diplomatia misio, Kalkanjini decidas fari vojaĝon al Italio, kie li konatiĝis kun la tiama intelektularo, ĉiuj protektioj de la papo Leono la 10-a (1475-1521), nome, Hieronimo Aleandro (1480-1542), Marco Fabio Calvo (1440-1527), Paulus Giovius (1483-1552) kaj Raffaello Sanzio (1483-1520), kiu estonte li priskribos kiel studantoj de la antikvuloj. En tiu epoko li eldonis: De libero animi motu, De rebus Aegyptiacis, Descriptio Silentii kaj Anteros, sive de mutuo amore.

Sciencaj studoj redakti

Kalkanjini ankaŭ formulis teorion pri la revolucio de la tero similan al tiu proponita de sia samtempulo Nikolao Koperniko (1473-1543). Tia teorio estis publikigita en sia traktaĵo "Quod caelum stet, terra vero moveatur, vel de perenni motu Terrae" (1525), poste enmetita en sia "Opera aliquot" (1544). Kvankam ne estas registraĵoj, tre eble Koperniko konatiĝis kun Kalkanjini, kiam la pola astronomo studis en Ferrara, akirinte la diplomon pri kanonika juro, en 1503, kaj Kalkanjini ankaŭ vojaĝis al Krakovo, en 1518, kie vivis Koperniko.

La teorio de Kalkanjini konsistis je rotacia movado de la Tero, akompanata de oscila movado. La komponiĝo de ĉi du movadoj estus la kaŭzo, interalie, precesio de la ekvinokso kaj de la oscilado de la marakvo, tiele klarigante la formadon de la tajdoj, kies koncepto estis poste reprenita de Galileo Galilei (1564-1642). Sekve, en la traktaĵo, Kalkanjini apogas la dumtagan rotacion de la Tero, sed ne la jarrevolucio ĉirkaŭ la suno. La libreto estis publikigita en Bazelo, en 1544, kaj longatempe ĝis restis nekonata. Tiu teorio de Kalkanjini influis Andrea Cesalpino (1519-1603), kiu defendis ĝin en sia verko "Quaestiones peripateticae" (1569), kiu siaflanke influis Galilejon, kiu eĉ erare kredis, ke la fenomeno de la tajdoj estas pruvo pri la termovado.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti