Celo

Vikimedia apartigilo

Celo povas esti[1]:

  • Objekto, kiun oni penas trafi: "ni volas montri, ke la ĝardeno estas la celo de la flugado".
  • Tio, kion oni penas atingi aŭ plenumi: "gazeto, kiu havas la celon labori por la propagando de la lingvo".
  • Punkto, linio aŭ zono, kiun oni devas pripafi aŭ konkeri: "bombadi nemilitistan celon".

En teorio de aŭtomata regado celo estas matematike priskribita kiel:

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri celo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Eĉ bagatelo povas servi al celo. 
  •  
     Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon. 
  •  
     Trafi du celojn per unu ŝtono. 

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 184
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-17.