Centaŭreo (Centaurea) estas multspecia genro el la planta familio de asteracoj, al kiu apartenas unu- kaj plurjaraj herboj, pluraj ĝardene kulturataj, kun tubkoloraj floroj, el kiuj tiuj de la ekstera rondo en la kapitulo plej ofte estas funelformaj, pli grandaj, okulfrapaj, sed sterilaj - tio estas sen stiluso kaj stamenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Centaŭreo
Centaurea americana
Centaurea americana
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Centaŭreo Centaurea
L.

ĉirkaŭ 350-500 specioj; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Al la genro apartenas ĉ. 350-500 specioj, kiuj vivas ĉefe en la Mediteraneo kaj Okcidenta Azio, sed deko aperas eĉ en Mez-Eŭropo.

cejano (Centaurea cyanus
cejano (Centaurea cyanus

Inter la plej bone konataj specioj estas:

  • cejano (Centaurea cyanus) estas konata bela trudherbo en grenkampoj kun brile ĉielbluaj, malofte blankaj aŭ riĝaj floroj kaj lancetformaj folio. Ĝi preskaŭ malaperis danke al la intensaj agrikulturaj metodoj kaj al la herbicidoj. (cejanobluo estas koloro, simila al koloro de cejanofloro) (vidu la apudan foton)
  • kampa centaŭreo (Centaurea jacea) montras tigmonascion, tio estas, je tuŝo de insektoj, la stamenoj kuntiriĝas (je malpli 20-30%) kaj aperas el la stamena tubo la stiluso kun algluiĝintaj polenoj, kiujn la planto alpremas sur la insekton. La stamenoj reakiras siajn antaŭajn poziciojn dum unu minuto. (La stamenoj estas kunkreskintaj ĉe la anteroj, tiel formiĝas tubo.) (vidu la apudan foton)

La skabioza centaŭreo estas multjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de 1,20 m. Ĝi havas eĝan, aspran tigon, kiu havas starantajn branĉojn. La verdaj, ledaj kaj hirtharaj folioj estas pinataj. La pinataj folipartoj esta oblongaj aŭ mallarĝe lancetaj.

La unuopaj floroj staras kune aŭ en unuopaj apeksaj kapituloj, kiuj estas ĉ. 2 cm alta kaj 4 cm larĝa. La brakteoj (v. bildon) ne havas nervuron. La franĝitaj alpendaĵoj havas rande dentforman aŭ ciliforman orlon. La koloro de la petaloj varias de malhelpurura trans purpura aŭ helruĝa, malofte blanka. La papuso estas preskaŭ samlonge kiel la aĥenofruktoj.

La kromosomonombro estas 2n = 20, malofte 40.

La disvastigo de la aĥenoj okazas per formikoj, krome ili uzas semaĥorion kaj zooĥorion. La skabioza centaŭreo floras de junio ĝis aŭgusto. Ĝi kreskas sur sekaj kaj duonsekaj razenoj, ofte ĉe sekaj kampaj randoj. Sur ekstensive uzataj agroj kaj subalpaj ŝtonrazenoj ĝi ankaŭ troviĝas. Ĝi prefaras kalkriĉan grundon (vidu la apudn foton).

Cejano (Centaurea cyanus)
kampa centaŭreo (Centaurea jacea)
Centaurea tchihatcheffii
skabioza centaŭreo (Centaurea scabiosa subsp. alpestris)

Specioj redakti

Inter la specioj en ĉi tiu genro estas:


Bildaro redakti