Centaŭrio (Centaurium) estas genro de proksimume dudek specioj el la familio de la gencianacoj (Gentianaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Centaŭrio
Centaurium pulchellum
Centaurium pulchellum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Gencianacoj Gentianaceae
Genro: Centaŭrio Centaurium
Hill 1756
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kelkaj specioj atingas alton de ĝis 50 cm. Ili troviĝas en sunriĉaj humidaj lokoj, en dunoj. arbarrandoj kaj herbejoj, sed ankaŭ en montaroj de meza- kaj suda Eŭropo ĝis altoj de 1500 metroj. La varmŝata genro troviĝas en tuta Eŭropo kaj la ekstereŭropa regiono de la Mediteraneo. Ankaŭ en Nord-Ameriko kreskas kelkaj specioj kiuj ne troviĝas en Eŭropo.

Kelkaj specioj redakti

  • Centaurium pulchellum
  • Centaurium erythraea (Eritreo)
  • Centaurium littorale
  • Centaurium calycosum
  • Centaurium exaltatum
  • Centaurium muhlenbergii
  • Centaurium pulchellum
  • Centaurium spicatum
  • Centaurium texense

Aplikoj redakti

Medicino redakti

Antaŭe la spicherbo estis uzata kiel kuracilo kontraŭ stomako- kaj hepatomalsanoj.

Plantoj el ĉi tiu genro ofte enhavas amaraĵojn, kiuj medicine estas uzataj kiel apetitigilo, kontraŭ anoreksio kaj aliaj digestaj malsanoj.

Sorĉherbo redakti

Laŭ malnova superstiĉo la spicherbo ŝirmus kontraŭ malbonaj spiritoj.

Eksteraj ligiloj redakti