Centimetraj ondoj estas mikroondoj, do elektromagnetaj ondoj kies ondolongo estas inter 1 kaj 10 centimetroj (cm), kio korespondas al frekvencoj inter 3 GHz kaj 30 GHz.

Tiu frekvencaro nomiĝas SHF - anglalingva mallongigo por Super High Frequency, do "treege alta frekvenco".

Centimetraj ondoj interalie uziĝas en radaro kaj satelita dissendo de televidaj programoj.