Centr-andaj sekaj punaoj

La centr-andaj sekaj punaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de la altebenaĵo de Andoj en Sudameriko. Ĝi estas parto de la punaaj herbejoj kaj ankaŭ listigita en la tutmondaj 200. La ekoregiono ankaŭ situas en la biodiverseco-riĉaĵejo Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Centr-andaj sekaj punaoj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]
Koordinatoj21° 0′ 0″ S, 68° 0′ 0″ U (mapo)-21-68Koordinatoj: 21° 0′ 0″ S, 68° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Centr-andaj sekaj punaoj (Tero)
Centr-andaj sekaj punaoj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr

Priskribo redakti

 
Laguna Verde, Bolivio.

La ekoregiono okupas la sudokcidentan parton de Altiplano kaj situas oriente de Atakama-Dezerto. Sekaj lagoj, salejoj, loke konataj kiel Salares, estas karakterizaĵo de tiu ekoregiono. Kelkaj el la plej vastaj salejoj estas Coipasa, Uyuni, Salar de Atacama, kaj Arizaro. Aliaj ĉefaj geografiaj karakterizaĵoj estas la lagoj Poopó kaj Coipasa, kaj la multaj vulkanoj kiuj superas Altiplanon, inkluzive Parinacota Volcano, Nevado Sajama, Tata Sabaya, Ollagüe, Licancabur, Lascar, Aracar, Socompa kaj Llullaillaco. Plie, multaj kaj multkoloraj lagetoj punktigas la pejzaĝon. Ili estas kaj sezonaj kaj daŭraj, kaj havas diferencajn gradojn de saleco.

Flaŭro redakti

 
Salar de Talar, Ĉilio.
 
Lago Chungará kaj Nevado Sajama.
 
Laguna Colorada, Bolivio

Tipaj alt-andaj malsekejoj estas la Bofedales. Tiuj marĉaj areoj estas karakterizitaj de ĉeesto de kunsenoformaj torfeja vegetaĵaro. "Jareto" (Azoerella compacta) vegetas en bone dreniĝantaj grundoj. Herbejoj estas superregataj de specioj el la genroj stipo kaj festuko.

La centr-andaj sekaj punaoj hejmigas Polylepis speciojn, inkluzive de Polylepis tarapacana, kiu estas la ligneca planto kiu vegetas ĉe la plej altaj altitudoj en la mondo.

Faŭno redakti

Kameledoj, kiel lamoj, alpakoj, vikunoj, troviĝas en la ekoregiono. Aliaj mamuloj inkluzivas pumon, andan montaran katon (Leopardus jacobita), andan likolopekson (Lycolopex culpaeus), kaj Chaetophractus nationi (dazipedoj).

Tri el la ses flamengaj specioj vivas tie ĉi. Ili estas anda flamengo, ĝemsa flamengo (Phoenicoparrus jamesi), kaj ĉilia flamengo (Ph. chilensis). Aliaj rimarkindaj birdoj estas malgranda reao, anda kondoro, punaa tinamo (Tinamotis pentlandii), Anas puna (anasedoj), Plegadis ridgwayi (treskiornitedoj) kaj la anda ansero (Chloephaga melanoptera).

Naturprotekto redakti

Bestoj kaj plantoj trovas rifuĝejojn en la protektitaj areoj de tiu ekoregiono. Ili inkluzivas :

  • Nacia Parko Lauca
  • Sajama Nacia Parko
  • Nacia Anda Faŭna Rezervejo Eduardo Avaroa
  • Nacia Rezervejo Los Flamencos
  • Flaŭra kaj Faŭna Rezervejo Olaroz-Cauchari
  • Nacia Parko Llullaillaco

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
NT1001 Centr-andaj sekaj punaoj   Argentino,   Bolivio,   Ĉilio
NT1002 Centr-andaj punaoj   Argentino,   Bolivio,   Peruo
NT1003 Centr-andaj humidaj punaoj   Bolivio,   Peruo
NT1004 Centr-andaj paramoj   Ekvadoro,   Peruo
NT1009 Zakatonalo   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti