Tiu ĉi artikolo traktas la administran "geografian regionon" Centra Grekio. Tiu unuo ne tute identas al la administra regiono Meza Grekio, pri kiu vidu en aparta artikolo.

Centra Grekio (greke Κεντρική Ελλάδα, Kendrikí Elláda) estas historia regiono en Grekio kaj nuntempe estas ŝtata termino por administra "geografia regiono" (greke γεογραφικό διαμέρισμα, geografiko diamerisma). La regiono ampleksas la areon de la kontinenta parto de Grekio, kiu senpere post la sendependiĝo de la moderna ŝtato Grekio apartenis al ties ŝtata teritorio (escepte de la duoninsulo Peloponezo kaj inkluzive de la insulo Eŭbeo kaj la insulo de la provinca distrikto Pireo de Atiko. Grekoj ofte neformale laŭvorte nomas la teritorion "Kontinenta Grekio" (greke Στερεά Ελλάδα, Sterea Ellada, aŭ Χέρσος Ελλάς, Chersos Ellas), kvankam la vorto Στερεά Ελλάδα ankaŭ estas la nocio por la administra regiono Meza Grekio kaj do iom misgvidas. Plia nomo por la regiono estas Roŭmeli (greke Ρούμελη), de la turka vorto Vilayet Rumeli por "suda Balkano".

Centra Grekio
Historia regiono
regionoadministra teritoria unuo • administrative region [+]

LandoGrekio

- koordinatoj38° 30′ 36″ N, 22° 18′ 0″ O (mapo)38.5122.3Koordinatoj: 38° 30′ 36″ N, 22° 18′ 0″ O (mapo)
Areo24 818,3 km² (2 481 830 ha) [+]


Centra Grekio (Tero)
Centra Grekio (Tero)

Centra Grekio (Grekio)
Centra Grekio (Grekio)
DEC
Centra Grekio
Centra Grekio

Map
Centra Grekio
Vikimedia Komunejo:  Central Greece [+]
vdr

Al la regiono apartenas

  • el la administra regiono Okcidenta Grekio la provinco Etolio-Akarnanio
  • la administra regiono Atiko
  • la administra regiono Meza Grekio kun la provincoj ("prefektujoj", νομοί - nomí):
    • Beotio (Nomos Viotias), administra centro Levadia
    • Evritanio (Nomos Evrytanias), administra centro Karpenisi
    • Eŭbeo (Nomos Evvias), administra centro Ĥalkida
    • Focido (Nomos Fokidas), administra centro Amfisa
    • Ftiotido (Nomos Fthiotidos), administra centro Lamia

Situo redakti

La geografia regiono norde limas al la regionoj Epiro kaj Tesalio, sude al la duoninsulo Peloponezo, okcidente al la Ionia Maro kaj la Golfo de Korinto, kaj oriente al la Egea Maro.

Statistika regiono redakti

Kiel statistika regiono de la normo NUTS-1, Centra Grekio ampleksas la administrajn regionojn:

Laŭ tiu normo, la administra regiono Atiko estas memstara statistika unuo.