Cepelinoj (litove cepelinai por „zepelinoj“, singularo cepelinas) aŭ didžkukuliai („grandaj knedlikoj“) estas terpomaj knedlikoj de la litova kuirarto, farĉitaj per viandhaketaĵo aŭ per kazeo. En Litovio ili apartenas al la nacie tipaj pladoj. Tradicie ili manĝiĝas je festotagoj kaj dum la sezono de la terpomrikolto, sed krome ĉiusezone ili haveblas en multaj restoracioj kaj ankaŭ stratorande en apartaj "zepelinaj" rapidmanĝejoj.

Cepelinoj kun viandhaketaĵa farĉo kaj kun acida kremo

Preparo redakti

 
kun acidkremo kaj rostitaj ceperoj

En la preparo unue terpomoj estas raspitaj kaj malpliakvigitaj en kruda stato. Poste aliaj terpomoj estas kuiritaj kaj kaĉigitaj. La kruda terpomlikvaĵo staras en ujo ĝis la amelo kolektiĝis funde. Por la farĉo aŭ miksiĝas kruda porka viandhaketaĵo kun rostitaj ceperoj, salo, pipro kaj majorano (laŭguste ankaŭ kun kuirita rizo), aŭ miksiĝas kazeo, ovaĵo kaj butero, spicite kun salo kaj ajlomento. Fine el la kruda kaj kuirita terpomaĵoj kun la amelo de la terpomlikvaĵo miksiĝas pasto. Tiu pasto estas porciigita kaj formigita je malalta rondaĵo. En la mezo de tiu porcio doniĝas iom da farĉo kaj kreiĝas longecaj knedlikoj (laŭforme similaj al zepelino) kun vianda farĉo respektive globaj knedlikoj kun kazea farĉo. En bolanta salakvo la knedlikoj kuiriĝas plimalpli 30 minutojn.

Cepelinoj tradicie serviĝas kun saŭco el rostita larderoj, ceperoj kaj acida kremo (en moderna, vegetara variaĵo simple forfalas la larderoj).

Pliaj variaĵoj redakti

Krom la tipaj viandhaketaĵaj kaj kazeaj cepelinoj ankaŭ ekzistas variaĵoj plenigitaj per fungoj, blanka brasiko, ŝinko aŭ per fiŝaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti