Cerbaflanka sulko, konata tradicie kiel Fendo de Silvio, estas fendo kiu trairas transverse la homan cerbon el ĝia bazo laŭ ambaŭ flankoj. Ĝi ricevas la homan nomon (eponimo) honore de Francisko Silvio (1614-1672), kuracisto kaj profesoro de anatomio de la Universitato de Lejdeno. Ĝi estas en ambaŭ cerbaj duonsferoj, sed ĝi estas pli longa en la maldekstra duonsfero. La Fendo de Silvio estas unu de la unuaj sulkoj kiuj disvolviĝas en la cerbo, ĉar aperas en la homa feto ĉirkaŭ la dekkvara semajno de gravedo.[1]

La cerbo de Albert Einstein, kiu estis donacita kaj konservita por la scienco, prezentis nenormalaĵon en la Fendo de Silvio.[2]

Notoj redakti

  1. Jee G. Chi, Elizabeth C. Dooling, Floyd H. Gilles (januaro 1977). «Gyral development of the human brain». Arkivigite je 2020-03-01 per la retarkivo Wayback Machine Annals of Neurology 1 (1): 86-93. doi:10.1002/ana.410010109.
  2. Descifran secretos del cerebro de Albert Einstein Arkivigite je 2019-10-12 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 13an de oktobro 2019.