Cerdic (m. 534) estis reĝo de Wessex, Anglio, de 519 al 534. Oni konsideris lin la praulo de ĉiuj postaj reĝoj de tiu regno.

Cerdic
Persona informo
Naskiĝo
en Germania Magna
Morto 1-an de januaro 534 (0534-01-01)
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Elesa vd
Gefratoj unnamed sister of Cerdic of Wessex vd
Edz(in)o unnamed wife of Cerdic of Wessex vd
Infanoj Cynric • Creoda of Wessex vd
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis anglosakso. Laŭ la Anglosaksa Kroniko li alteriĝis en Hampshire en 495 kune kun sia filo Cynric. En 508 li batalis kontraŭ, kaj mortigis, britan reĝon nomitan Natanleod. En 519 li venkis britojn ĉe Charford (ties nomo signifas "la travadejo de Cerdic"), kaj post tio li iĝis la unua reĝo de Wessex. Li konkeris Isle of Wight kiun li konfidis al parencoj nomitaj Stuf kaj Wihtgar (kiuj alvenis al Anglio en 514).