Cerdono (latine: Cerdo; floris en 2-a jarcento; Sirio, ... – Romo, ...) estis gnostika siria kristana teologo.

Biografio redakti

Naskiĝinte en Sirio, li translokiĝis al Romo epoke de papo Higeno (138-142). Tiutempe troviĝis en Romo ankaŭ gnostikulo Valentino kaj, ĉirkaŭ 146, Markiono el Sinopo.

Laŭ Ireneo de Liono, Cerdono jam estis disĉiplo de Simon Magus. La informoj pri li, eble estas ĉiuj eltiritaj el la teksto de Ireneo kiu limiĝis al forfuĝaj aludoj kaj probable konfuzas, rilate kelkajn apartaĵojn kiel, ekzemple, pri la duobla kondamno pro herezo, Cerbonon kun Markiono. [1]

Doktrino de Cerdono redakti

Kio al li atributa estas strikte ligita, se ne konfuza, kun la pozicioj de Markiono al kiu li povis estinti majstro. Cerdono estintus, laŭ la fontoj, unu el la unuaj gnostikuloj kiu aŭdacis subteni ke la dio de de la leĝo kaj de la profetoj, la dio de la judoj, estis la kreinto de la mondo malsama ol la Dio predikita de Jesuo Kristo, la Dio nekonata kaj Dio de amo. Rilate kristologion, lia Jesuo ne povis esti vere karna, li ŝajnigis tia esti (vidu: docetismo), ĉar la korpo kaj ĝenerale la materio estas fonto, kaj eĉ mem, la malbono. Pro tio li reĵetis ankaŭ la resurekton el la morto kun sia korpo.

El tiuj ideoj de Cerdono naskiĝis sekto kiu notiĝis tie kaj tie kaj fine submergiĝis en la eventoj kaj sortoj de gnostikismo.

Notoj redakti

  1. Ferguson

Fontoj redakti

Unuagradaj fontoj redakti

Duarangaj fontoj redakti

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia
  • Everett Ferguson, Michael P. McHugh, Frederick W. Norris Encyclopedia of early Christianity Routledge ed., 1990 SBN-13: 978-0815333197 parta konsultado
  • Brita Enciklopedio de 1911 Cerdonians
  • G.R.S. Mead, Fragments of a Faith Forgotten gnosis.org
  • Adolf Von Harnack , History of Dogma, Vol. I (pp. 266-281) gnosis.org

Vidu ankaŭ redakti