Certamen poeticum Hoeufftianum

Certamen poeticum Hoeufftianum (ankaŭ Certamen Hoeufftianum) estis siatempe la plej grava literaturpremio por latinlingvaj verkistoj kiun estis inicianta la nederlanda juristo kaj poeto Jacob Hendrik Hoeufft legace.

Certamen poeticum Hoeufftianum
honorigo
vdr

Ĝi okazis inter 1844 kaj 1978 antaŭ ĵurio de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.

La kontribuaĵoj estis sendendaj anonime (nur per moto distingite) kaj la juĝantoj (iudicatores) el ili elektis venkanton kaj aliajn laŭdindajn poetojn (magnae laudis). La venkanto ricevis oran medalon de 250 gramoj kaj la rajton je verkpublikigo senkosta fare de la akademianoj. La aliaj laŭdendaj poetoj ankaŭ povis eldonigi siajn kontribuaĵojn kondiĉe ke ili rezignus pri plua anonimeco.

Hermann Weller el Germanujo partoprenis 23 fojojn: li venkis 13 fojojn kaj gajnis laŭdendan rangon dek fojojn. Giovanni Pascoli el Italujo ankaŭ 13 fojojn venkis kaj eĉ 15 fojojn kontribuis laŭdinde. Sed tiam li nur kvin fojojn senvualigis la anomimecon. Gravis inter la partoprenintaro krome la itala pedagogo Teodoro Ciresola.

Literaturo redakti

  • Vito R. Giustiniani: Neulateinische Dichtung in Italien 1850–1950. Niemeyer, Tübingen 1979 (=Beihefte zur Zeitschrift für romanische Philologie, 173), p. 99–108
  • Dirk Sacré: "Et Batavi sudamus adhuc sudore Latino?" Het Certamen Hoeufftianum. Ĉe: Hermeneus. Volumo 65, nr. 2, 1993, p. 120–124
  • Jan Hendrik Waszink: De poesi neolatina Batavorum deque certamine poetico Hoeufftiano. Ĉe: Institutum Romanis studiis Provehendis (eld.): Acta omnium gentium ac nationum conventus Latinis litteris linguaeque fovendis a die XIV ad diem XVIII mensis Aprilis a. MDCCCCLXVI Romae habiti. Colombo, Romo 1968, p. 281–290