Ceruso

kemia kombinaĵo

La termino ceruso estas uzata por la baza karbonato de plumbo (II), nome pigmento uzata tradicie en pentrarto, kaj, extende ankaŭ por la koloro de tiu pigmento.

Malnova ladskatolo de «Dutch Boy», kun farbo prilaborita el ceruso kaj oleo el lino-semoj.
Cerusa farbo ruiniĝinta sur muro de loĝejo de antaŭ 1948.

Kemie tiu plumba karbonato estas blanka solido de formula 2 PbCO3·Pb(OH)2, kompono determinita de la kemiisto kaj naturalisto el Svedio Torbern Olof Bergman en 1774. La koloro de la ceruso estas fakte blanka, kun svageta ruĝflava nuanco.[1]

Laŭ Francisko Azorín ceruso estas Karbonato de plumbo, uzata kiel blanka kolorilo en pentrado.[2] Li indikas etimologion el antikva greka keros (vakso) kaj de tie la latina "cera", "cerussa".[3]

Notoj redakti

  1. «Pigments Through the Ages: Lead white: Overview» (angle). WebExhibits.org. [1] Arkivigite je 2017-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 6an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 45.
  3. Azorín, samloke.