La Cezara Forumo (en itala: Foro di Cesare), konata ankaŭ kiel Forum IuliumForum Julium, Forum Caesaris,[1] estas forumo (aŭ placo) konstruigita de Julio Cezaro ĉe la Roma Forumo en Romo en la jaro 46 a.K. Kelkaj fakuloj supozas ke estis Aŭgusto Cezaro kiu konstruigis vendejojn kaj oficejojn en la okcidenta flanko de tio kio estis poste konsiderita parto de la Forumo de Cezaro, kaj tiele estis li kiu vidis ĝin kompletigita.[2]

Cezara Forumo
placoarkeologia loko [+]
Koordinatoj41° 53′ 38″ N, 12° 29′ 6″ O (mapo)41.89400812.484936Koordinatoj: 41° 53′ 38″ N, 12° 29′ 6″ O (mapo)

Estiĝo-46

Cezara Forumo (Romo)
Cezara Forumo (Romo)
DEC
Cezara Forumo
Cezara Forumo

Map
Cezara Forumo

Vikimedia Komunejo:  Forum Iulium [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Plano de la Cezara Forumo.

Kiel parto de la dediĉo, Julio Cezaro proponis kaj financis ludojn, indikante la altan koston kaj tiele la personan intereson kiun Cezaro estis investinta en la projekto. Cezaro metis ankaŭ statuon de sia favorita ĉevalo antaŭ la templo. Post lia murdo, oni aldonis statuon de Cesaro rajdanta tiun ĉevalon. La Templo de Venuso Genera estis kompletigita post la murdo de Cezaro fare de Romaj senatanoj, kio inkludis ludojn reference al la origina dediĉo de Cezaro al la Forumo.

La Forumo de Julio Cezaro vidata de nordo.

Malsame al la Roma Forumo, ĝi temis pri unueca projekto: longeca ortangula placo kaj ĉirkaŭe je tri flankoj arkaroj, je la kvara templo, dediĉita al la diino Venera, la generantino, kies praido Julio Cezaro pretendis esti pere de Julo, la praulo de la gento (gens) julia, kiu estis filo de Eneo, siavice filo de diino Venera.

Cezaro per propra mono aĉetis la terenon, sur kiu la nova monumento estis starigota. Krome li igis modifi la tradician sekularan stilon de la Kurio, sidejo de la Senato, kies rekonstruon oni taskis al Cezaro post ties detruo per incendio; li tiel adaptis ĝin al la stilo de la nova forumo, kiu portis lian nomon. La nova placo reaplikis la modelon de arkaroj konstruitaj ĉirkaŭ temploj, kiun elektis la plej gravaj kaj influaj politikistoj de la lasta jarcento de la Respubliko konstruante en la zono de la Cirko de Flaminio. Ankaŭ la celoj estis la samaj: persona propagando kaj strebo je konsento. Sed nature la proksimeco al la malnova politika centro forte grandigis ĝian efekton.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hornblower, Simon and Antony Spawforth. The Oxford Classical Dictionary. 3a Eld. Oxford: Oxford University Press, 1996.
  2. Anderson, Jr., James C. The Historical Topography of the Imperial Fora. New York: Johnson Reprint Corporation, 1984.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Forum of Caesar. Capitolium.org - Imperial Forums Official Website (2002-06-26). Alirita 2006-08-02.
  • . Forum Iulium. A Topographical Dictionary of Ancient Rome. London: Oxford University Press (1929). Alirita August 2, 2006.