Cezario de Nazianco

Cezario de Nazianco (331-368) estis kuracisto kaj politikisto, patrono de la kuracistaro, frato de Gregorio de Nazianco (329-389) kaj filo de Gregorio de Nazianco la maljuna (276-374), episkopo de Nazianco kaj lia edzino Nonna. Li estas agnoskita kiel sanktulo de la Ortodoksa Kristana Eklezio kaj de la Roma Katolika Eklezio.[1]

Sankta
Cezario de Nazianco
Persona informo
Naskiĝo 331
en Arianzus, nuna Aksaray, apud Nazianco, Kapadokio, (nun Turkio)
Morto 25-a de februaro 368
en Nazianco, Kapadokio, (nun Turkio)
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Patro Gregorio de Nazianco la pli aĝa vd
Patrino Nonna de Nazianco vd
Gefratoj Gregorio de Nazianco • Gorgonia vd
Profesio
Okupo kuracisto vd
Sanktulo
Honorata en Ortodoksa Kristana Eklezio kaj Katolika Eklezio
Festotago 9-a de marto en Ortodoksa Kristana Eklezio
25-a de februaro en Katolika Eklezio
Patroneco kuracistoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Cezario de Nazianco estis brila junulo. Li ricevis la unuan edukon en Aleksandrio kie li specialiĝis pri oratorio, filozofio kaj plej specife pri medicino. Pli malfrue li iris al Konstantinopolo kie li perfektiĝis pri siaj medicinaj studoj kaj fariĝis tiama renoma kuracisto. Revenante hejmen, li renkontiĝis kun sia frato Gregorio, kiu revenis el Ateno kaj li kunvojaĝis al Nazianco, malgraŭ ke la imperiestro Konstancio la 2-a (317-361) demandis ke li restu en Konstantinopolo.

Pli malfrue, li revenis al Konstantinopolo, vokita de la imperiestro Juliano, kiu honorigis lin kiel sia unua kuracisto kaj liberigis lin de sia edikto kontraŭ la kristanoj. Cezario rezistis al ĉiuj klopodoj de la princo kiu devigis lin forĵuri sian kredon. Juliano restarigis lin al lia iama posteno kaj Valento[2] nomumis lin trezoristo de la regno en Bitinio. Estante tie, li sukcesis saviĝi pro tertremo[3] kiu forkuis Niceon en la 11-a de oktobro 368. Lia frato petis ke li forlasu la politikan vivon, tamen li falis malsana pro pesto kiu ekestis la urbon post la tertremo.[4] Post lia morto, liaj propraĵoj estis rapide rabita de kelkaj servistoj kaj kreditoroj.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti