Cezuro

paŭzo inter hemistikoj en verso

En metriko, la cezuro (latine caesūra) estas spaco ene de verso, kiu separas ĝin en du partoj nomitaj hemistikoj, kies uzado ne necesigas la uzadon de interpunkcio.

Priskribo redakti

La fino de hemistiko estas konsiderata kiel la fino de verso, kaj pro tio, laŭ la regulo de la fina akcento, oni subtrahos unu metrikan silabon se la fina vorto estas proparoksitona, restos same se estas paroksitona, kaj oni aldonos unu metrikan silabon se tiu estas oksitona.

Simbole, la cezuro estas markita per la duobla vertikalo ‖ (Unikode U+2016).

Povas ekzisti interna rimo inter apudaj versoj, laŭ la sama regularo de la rimo ĝenerale konsiderata.

Ekzemploj redakti

La klasikaj metroj heksametro kaj pentametro havas cezuron inter la du hemistikoj. Ekzemple, en latino, la unua verso de Eneado far Vergilio en heksametro:

Arma virumque cano ‖ Troiae qui primus ab oris
“Armojn mi kantas kaj viron, ‖ unua el bordoj Trojanaj”

(Esperanta traduko el la traduko de Henri Vallienne en 1906[1]) Simile, en la antikva greka lingvo, la unua verso de la heksametra Iliado atribuita al Homero:

Μῆνιν ἄειδε θεὰ ‖ Πηληϊάδεω Ἀχιλῆος
“Kantu, diino, koleron ‖ de la Peleido Aĥilo,”

(Esperanta traduko el la traduko de Antoni Kofman en 1895[2])

Male, en la Esperanta epopeo Poemo de Utnoa, verkita en dekkvinsilaboj, cezuroj mankas, almenaŭ ĉe regula silabnumero.

Homoj kaj bestoj en ŝlimfundo fordrone pereis.
Ĉiela Muzo, rakontu nun pri l’ veraj eventoj

Referencoj redakti

  1. Vallienne, Henri. (1906) Eneido (esperante).
  2. Koffman, A.. (1895) Iliado. Poemo de Homero (esperante). Nurnbergo: Presejo de W. Tümmel.