Ch!pz estas nederlanda grupo de pop-muziko kreita en Amsterdamo, Nederlando. Ilia muziko estis ege aprezita de juna publiko. La grupoestis formita en 2003, post kelkaj pruvklopodoj por la kanalo Fox Kids.

En Nederlando, multaj radistacioj ne elsendis la kantojn de Ch!pz ĉar plej el la radipubliko trovis iliajn kantojn kiel tro infanecaj. Tamen, danke al promocio fare de Fox Kids, Ch!pz iĝis unu el la plej bone konataj bandoj en Nederlando. En unu jaroj kaj duono, la bando metis tri unuopaĵojn sur la nederlanda listopinto. Plej el iliaj unuopaĵoj iris rekte al la unua pozicio, escepte Captain Hook kaj ilia debuta unuopaĵo Ch!pz in Black. Ilia debuta albumo, The Adventures of Ch!pz, estis publikigita en 2004 en Nederlando, kiu iris rekte al la unua pozicio en la nederlanda listopinto de albumoj. En 2005, ilia dua albumo, The World of Ch!pz, estis publikigita. Ĝiaj unuopaĵoj estas 1001 Arabian Nights, One, Two, Three!, kaj Carnival. Ĉiuj el ili pintis en la la unua pozicio.

Membroj redakti

  • Rach-L (Rachel van Hoogen) - 1983
  • C!lla (Cilla Niekoop) - 1985
  • P3ter (Peter Rost) - 1984
  • Kev!n (Kevin Hellenbrand) 1985

Albumoj redakti

  • The Adventures of Ch!pz
  • The World of Ch!pz
  • Past: Present: Future
  • CDX (Ch!pz Dance Xperienz)

Eksteraj ligiloj redakti