Château-Thierry

komunumo en la departemento Aisne de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Château-Thierry (stacidomo).

Château-Thierry estas franca komunumo lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Pikardio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.

Château-Thierry
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Pikardio
Departemento Aisne (subprefektejo)
Arondismento Arondismento de Château-Thierry
(ĉefurbo)
Kantono Kantono de Château-Thierry
(ĉefurbo)
Komunumaro Communauté de communes de la Région de Château Thierry
INSEE kodo 02168 [+]
Poŝtkodo 02400
Kodo laŭ INSEE 02168
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Jacques Krabal (2014-2020)
Demografio
Loĝantaro 14 413  (2011)
Loĝdenso 871 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 3′ N, 3° 24′ O (mapo)49.0463888888893.4030555555556Koordinatoj: 49° 3′ N, 3° 24′ O (mapo)
Alto 63 m (de 59 m al 222 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1 655 ha (16,55 km²)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Château-Thierry (Aisne)
Château-Thierry (Aisne)
DEC
Château-Thierry
Château-Thierry
Situo de Château-Thierry

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Château-Thierry [+]
vdr

En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj CastrothéodoriciensCastelthéodoriciens. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 15 204 loĝantoj sur areo de 16,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 919 loĝantoj/km².

Esperanto redakti

Pasis la 3an/4an de julio 1912 Vasilij Devjatnin dum sia Propaganda Piedvojaĝo de Parizo al la 8a Kongreso en Krakovo.

1914 Gvidlibro tra Château-Thierry, G. Delanoue (recenzo en Esperanto 1914 paĝo 205)

Geografio redakti

Château-Thierry troviĝas proksimume 90 kilometrojn nordoriente de Parizo, kaj 60 kilometrojn de Reims, ĉe la aŭtovojo A4. Château-Thierry estas trafluata de la rivero Marno : kvankam en Pikardio, la urbo ankaŭ estas iasence krucvojo inter Francilio kaj Ĉampanjo.

Historio redakti

La nomo de la urbo devenas de Tierio la 4-a, la lasta merovida reĝo, kiu estis enkarcerigita tie en kastelo fare de Charles Martel, tiel anoncante la alvenon de la karolida dinastio. Château-Thierry estas la naskiĝloko de la fabelisto Jean de La Fontaine, kaj situis dum la Unua mondmilito en la regiono de la batalo de la Marno.

Dum la Franca Revolucio de 1789, la urbo estis renomita Château-Égalité ("Kastelo-Egaleco").

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
2008 Jacques KRABAL PS


1989 2008 Dominique JOURDAIN PS


1971 1989 André ROSSI UDF deputito


1965 1971 Pierre LEMERET PCF


1959 1965 André PICHARD


1947 1959 Paul DASCQUE


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Vidindaĵoj redakti

Ekzistas en Château-Thierry pluraj historiaj monumentoj. La plej menciindaj estas :

  • La ruinoj de la malnova kastelo (klasifikita en 1932).
  • La malnova monaĥinejo de la Kapucenoj (klasifikita en 1988).
  • La preĝejo Saint-Crépin (klasifikita en 1957).
  • La domo "Jean de La Fontaine" (klasifikita en 1910).
  • La urbopordo Saint-Jean (klasifikita en 1921).

Lokaj famuloj redakti

Château-Thierry estas la naskiĝloko de Jean de La Fontaine. Aliaj menciindaj lokaj famuloj estas :

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti