Chäserrugg estas monto en Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi estas la plej orienta de la sep dentformaj montoj kun la nomo Churfirsten, kiuj disigas la valon de la rivero Turo, nome la Togenburgon de la valo de la Valenlago. La montopinto troviĝas sur la teritorio de la municipo Unterwasser en la komunumo Malnov-Sankt-Johano.

Chäserrugg
Vido de la pinto de Chäserrugg al Säntis
Vido de la pinto de Chäserrugg al Säntis
monto
Alteco 2 262 m
Situo Svislando
Montaro Kantono Sankt-Galo Alpoj
Geografia situo CH1903: 741160 / 223788 (mapo)47.159.3Koordinatoj: 47° 9′ N, 9° 18′ O; CH1903: 741160 / 223788 (mapo) f4
Chäserrugg (Kantono Sankt-Galo)
Chäserrugg (Kantono Sankt-Galo)
DEC
Chäserrugg
Chäserrugg
Situo de Chäserrugg
Chäserrugg (Svislando)
Chäserrugg (Svislando)
DEC
Chäserrugg
Chäserrugg
Situo de Chäserrugg
Map
Chäserrugg
vdr

Turismo redakti

Chäserrugg estas sĥatata ekskurscelo por vintra turismo. Ĝi apartenas al la ski- kaj neĝtabulregiono de la Supera Togenburgo. Somere la regino allogas multajn migrantojn.

Aliro redakti

De Unterwasser kondukas la Iltios-Funikularo ĝis alteco de 1195 m super la marnivelo. De tie la Chäserrugg-Aertelefero kondukas al la pinto. Alia ebleco estas la Selamatt-Seĝtelefero ĝis la alppaŝtejo Selamatt, de kie la pinto atingeblas en trihora migrado.

Eksteraj ligiloj redakti