Chêne-Pâquier

komunumo de Svislando

Chêne-Pâquier estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 117 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Chêne-Pâquier
Blazono de Chêne-Pâquier
Blazono de Chêne-Pâquier
Blazono de Chêne-Pâquier
Chêne-Pâquier
Chêne-Pâquier
Chêne-Pâquier
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 46′ 17″ N 6° 46′ 11″ O / 46.77139 °N, 6.76972 °O / 46.77139; 6.76972 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 17″ N 6° 46′ 11″ O / 46.77139 °N, 6.76972 °O / 46.77139; 6.76972 (mapo)
Areo 2,12 km²
Alteco 662 m super marnivelo
Poŝtkodo 1464
Komunumkodo 5908
Mapo de Chêne-Pâquier
Mapo de Chêne-Pâquier
Situa mapo de Chêne-Pâquier
vdr

Geografio redakti

La komunumo Chêne-Pâquier situas en la Vaŭda Mezlando sur al molasaj montetoj 5 kiloemtrojn sude de la Lago de Neŭŝatelo proksime de la limo al Kantono Friburgo proksimume 10 kilometrojn oriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Le Chêne kaj Le Pâquier, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,12 km², de kiuj 22,6% estas kovritaj de arbaro, 70,3% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chêne-Pâquier limas en nordoriento al Chavannes-le-Chêne, en sudoriento al Champtauroz, en sudokcidento al Démoret, kaj en nordokcidento al Molondin.

Trafiko redakti

Chêne-Pâquier situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas flankaj vojoj de Molondin, Chavannes-le-Chêne kaj Champtauroz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de poŝtaŭtolinio al Yvonand la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Le Pâquier datiĝas el la jaro 1462 kiel Pascua, kaj de Le Chêne el la jaro 1550 kiel loz Chanoz. La vilaĝjoj Le Chêne kaj Le Pâquier dum mezepoko apartenis al la Senjorujo Saint-Martin-du-Chêne. De la senjora kastelo, kiu situis sur la teritorio de la komunumo Molondin nuntempe staras nur ankoraŭ la defendoturo. La preĝejo Sankta Marteno fariĝis en la jaro 1228 pastra preĝejo. En la jaro 1667 estis konstruita en La Pâquier nova preĝejo. Post la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti