Champoz

komunumo de Svislando


Champoz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 153 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Champoz
Blazono de Champoz
Blazono de Champoz
Blazono de Champoz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 589507 / 234168 (mapo)47.2583333333337.3Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 18′ O; CH1903: 589507 / 234168 (mapo)
Nombro de loĝantoj 153
Areo 7,11 km²
Alteco 849 m super marnivelo
Poŝtkodo 2735
Komunumkodo 0683
Mapo de Champoz
Mapo de Champoz
Mapo de Champoz
vdr

Geografio redakti

Champoz situas sur jugo inter du krestoj de la Ĵurasa Montaro node de la Valo de Tavannes kaj proksimume 6 kilometrojn okcidente de Moutier. La komunumo konsistas el la vilaĝo Champoz kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,18 km², de kiuj 50,5% estas kovritaj de arbaro, 46,5% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Champoz limas en nordo al Perrefitte, en oriento al Moutier, en sudoriento al Court, en sudo al Sorvilier, en sudokcidento al Bévilard, en okcidento al Malleray, kaj en nordokcidento al Souboz.

Trafiko redakti

Champoz situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La ĉefa alveturejo estas vojo al Champoz ek de Bévilard. Mallarĝa vojo kondukas krome de Champoz orienten al Moutier. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Champoz datiĝas el la jaro 1365 kiel Champo. Dum romia epoko en Champoz ekzistis observa stacio. Dum mezepoko Champoz apartenis al la Majorejo Malleray de la Priorejo Moutier-Grandval en la Princepiskopejo Bazelo.[3] De 1793 ĝis 1797 Champoz apartenis al la Respubliko Moutier, tiam estis integrita al la Franca Departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] En 1816 Champoz fariĝis parto de la berna distrikto Moutier. En la 1970-aj jaroj la distrikto Moutier dufoje voĉdonis kontraŭ la integriĝo al la nova Kantono Ĵuraso kaj Champoz tial restis parto de Kantono Berno.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti