Chandrasekhara Venkata Raman

Chandrasekhara Venkata Raman (7-an de novembro 1888, Trichinopoly, Hindio21-an de novembro 1970, Bangalore) estis barata fizikisto, kiu forte influis evoluon de la barata scienco. Li ricevis Nobel-premion en 1930[1] pri tiu malkovro, ke la lumo trairanta diafanan materion ŝanĝas la ondolongon.

Chandrasekhara Venkata Raman
Nobel-premiito
Persona informo
சந்திரசேகர வெங்கட ராமன்
Naskiĝo 7-an de novembro 1888 (1888-11-07)
en Tiruĉirapali, Provinco Madraso,  Brita Hindio
Morto 21-an de novembro 1970 (1970-11-21) (82-jaraĝa)
en Bengaluro, Mysore State
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Delhio vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma mater Universitato de Madraso • Presidency College • Universitato de Kolkato vd
Subskribo Chandrasekhara Venkata Raman
Familio
Patro R. Chandrasekhara Iyer vd
Patrino Parvathi Ammal vd
Gefratoj CS Ayyar • Mangalam • Kumaraswamy (Skandan) • Sundaram • Sitalaxmi • Meena • Ramaswamy vd
Edz(in)o Lokasundari Ammal vd
Infanoj Venkatraman Radhakrishnan • Chandrasekhar (Raja) Raman vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • kristalografo vd
Laborkampo fiziko vd
Verkado
Verkoj A New Type of Secondary Radiation ❦
Raman-disĵeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li iĝis fizika profesoro de la Kolkata Universitato (1917). Li analizis lumŝprucan proprecon de diversaj materialoj kaj dum tio malkovris en 1928, ke en la refraktiĝanta lumo aperas ankaŭ aliaj frekvencoj – kompare al la originala unufrekvenca spektro – kiuj karakterizas la materialon. Oni nomumis tiujn Raman-frekvencoj kiuj kongruas al la infraruĝaj frekvencoj de la materio. Ilian aperon kaŭzas la energioŝanĝo inter la lumo kaj materio.

Raman ricevis en 1929 kavaliran rangon, li gvidis ekde 1933 fizikan departementon de la Hindia Naturscienca Instituto en Bangalore. Oni nomumis lin en 1947 al direktoro de la Esplora Instituto Raman. Li iĝis en 1961 membro de la Papa Scienca Akademio.

Li kunlaboris preskaŭ en ĉiu fondo de hindiaj esplorinstitutoj, li fondis la monatan revuon Indian Journal of Physics kaj la Hindian Sciencan Akademion.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti