Chang’e 1 (ĉine 嫦娥一號; simpligite 嫦娥一号; Hanyu Pinyin Cháng’é Yī Hào), luna orbitilo, estas parto de la unua fazo de la Ĉina Lunesplora Programo. Ĉi-tiu unua fazo nomiĝas “Orbitanto (Chang’e 1)”.

Komputila modelo de Chang’e 1

La kosmoveturilo nomiĝas kiel la ĉina Lundiino, Chang’e.

Detala programdesegno de la unua mejloŝtono kompletiĝis preter septembro 2004. Esplorado kaj desegnado de pratipa sondo kaj provado de la sondo finiĝis preter la fino de 2005. Desegno, fabrikado, muntado ĝenerala, provaj kaj terenaj eksperimentoj de la lunorbitanto finiĝis preter decembro 2006. Chang’e 1 estis lanĉita je 10:05 GMT de la 24a de oktobro 2007 el la Xichang Satelitlanĉejo. Ĝi foriris el luntransirada orbito la 31-a de oktobro kaj atingis la lunan orbiton la 5-a de novembro.

La unuan bildon de la Luno ĝi relajsis la 26-a de novembro 2007. La misio daŭros unu jaron.

Eksteraj ligiloj redakti